PMEG

Gramatiko / Kunligaj vortetoj /

16.3. Sed

Sed ligas frazojn au frazpartojn, kaj montras, ke ili iel kontrastas inter si:

Sed povas ankau enkonduki ion, kio malebligas au malhelpas la antauan aferon:

Sed povas enkonduki ion, kio estas surpriza, se oni konsideras la antauan aferon:

Se la antauaj vortoj esprimas neadon de io, sed povas enkonduki tion, kio validas anstataue:

Iafoje sed montras kontraston al io subkomprenata:

Kaj, kaj ankau au, iafoje ligas vortostumpojn. Tio tamen estas evitinda. Ech pli evitinda estas tia uzo de sed: *Tio estas manghajh- sed ankau gazet-vendejo.* Diru anstataue ekz.: Tio estas manghajha sed ankau gazeta vendejo.

Nuanca sed «

Nuanca sed ne ligas du aferojn, sed enkondukas frazon, kiu esprimas shanghon de paroltemo au interrompon:

  • Sed ni ne parolos plu pri tiu chi punkto.[FK.262] Oni povus imagi subkomprenitan antaufrazon: Eblus daurigi, sed...

  • Sed ni revenu al nia interrompita analizado.[FK.268] Eblus imagi la antaufrazon: Mi povus paroli pli pri tio chi, sed...

Nuanca sed povas ankau enkonduki elkrion de surprizo au malkonsento. Tiam oni iafoje povus diri, ke sed kontrastas al la eldiro de alia persono:

  • Mi donos al vi kvin eurojn. — Sed tio ne estas justa!

  • Li venkis en la konkurso. — Sed tio estas ja bonega!

Sed kaj tamen «

Sed ofte aperas kune kun tamen, kiu tiam emfazas la kontraston:

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.[FE.34]

  • Shi havis forton kaj shi estis laborema, sed shi tamen restis malricha.[FA3.68]

Se oni uzas tamen, oni povus ofte same bone uzi kaj anstatau sed, char la kontraston sufiche bone esprimas tamen:

  • Li havis la impreson, ke li songhas kaj tamen ne songhas.[FA2.132]

  • La lekanto sentis sin tiel felicha, kvazau tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo.[FA1.94]

Tamen normale rolas kiel komplemento, dum sed estas frazliga vorteto. Tial sed aperas komence de sia frazo, dum tamen povas aperi en diversaj pozicioj ene de la frazo.

Tamen anstatau sed «

Iafoje tamen aperas komence de cheffrazo, kiu estas tre proksime ligita al la antaua cheffrazo. Tiam tamen ekhavas ian frazligan rolon. Tamen tiam praktike egalas al sed. Oni povus ankau diri, ke sed au kaj estas subkomprenata:

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitighas ofte che la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venghema.[FE.41]

  • Seninfana estis la edzeco de la rabeno; tamen chirkau li ne mankis vivado kaj movighado.[Rn.8]

  • La busho de Marta iom ekmovighis, tamen ghi eligis nenian sonon.[M.135]

  • Shi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kashi rideton.[M.46]