PMEG 2023

16.4. Plus kaj minus

La vortetoj plus kaj minus estas chefe uzataj en matematikaj kaj similaj esprimoj por reprezenti la simbolojn + (plus) kaj (minus). Plus montras adicion, pozitivecon k.s. Minus montras subtrahon, negativecon k.s. Gramatikaj reguloj apenau rolas en tia uzado. Oni simple elparolas la simbolon + per la vorto plus, kaj la simbolon per la vorto minus:

  • 2 + 2 = 4 Du plus du faras kvar.

  • 3 − 1 = 2 Tri minus unu estas du.

  • 20000 + 3000 = 23000 Dudek mil plus tri mil estas dudek tri mil.

  • 20000 − 3000 = 17000 Dudek mil minus tri mil egalas al dek sep mil.

  • +10° plus dek gradojdek gradoj super nulo

  • −10° minus dek gradojdek gradoj sub nulo

  • +3 (plus tri) estas pozitiva nombro.

  • −3 (minus tri) estas negativa nombro.

Legu pli pri matematikaj esprimoj.

Iafoje plus estas uzata en ordinaraj frazoj anstatau kaj, kiam temas pri adicio au simile. Minus povas simile anstataui sed ne, kiam temas pri subtraho au simile:

  • Ghi kostas dek eurojn plus kvindek cendojn....kaj aldone kvindek cendojn.

  • Necesas sperto plus zorgemo....kaj ankau zorgemo.

  • Mi pagos al vi 1000 eurojn minus la 100 eurojn, kiujn vi shuldas al mi. Mi do pagos sume 900 eurojn.

Iuj uzas plus kaj minus kiel rolvortetojn, simile al kun kaj sen (do chiam sen posta N-finajho). Estas tamen preferinde uzi plus kaj minus kiel kunligajn vortetojn lau la chi-antauaj ekzemploj, metante N-finajhon, kiam la frazrolo tion postulas.

Vortfarado «

  • Pluso = “pozitiva nombro au rezulto”; minuso = “negativa nombro au rezulto”: Pasintjare la komercado finighis per granda minuso, sed chi-jare ghi finfine rezultighis en pluso. Ankau la signojn + kaj oni povas nomi respektive pluso kaj minuso: Oni enskribis [...] duon kun minuso!Gm.54 (Temas pri lerneja noto: 2−.) Ofte oni tamen nomas tiujn signojn simple plus kaj minus.