PMEG
16.1. Kaj
Kaj ligas du aferojn, kiuj ludas la saman rolon en la frazo:
Karlo kaj Petro manghas. Du personoj faras la saman agon. Estas du subjektoj.
Karlo manghas kaj trinkas. Karlo faras du agojn (samtempe au sinsekve). Estas du chefverboj.
Karlo manghas rizon kaj legomojn. Du aferoj estas trafataj de la sama ago en la sama maniero. Estas du objektoj samspecaj.
Petro manghas per forko kaj tranchilo. Du iloj helpas al la sama ago. Oni ne bezonas ripeti la rolvorteton antau ambau. La unua rolvorteto sufichas por montri la rolon ankau de la vorto post kaj. Sed oni povas ghin ripeti: per forko kaj per tranchilo.
Antauen sen halto kaj timo![FK.313] = Antauen sen halto kaj sen timo!
Petro estas maljuna kaj sagha. Du ecoj estas ligitaj al la sama subjekto per la sama verbo. Estas du perverbaj priskriboj.
Karlo kantas bele kaj elegante. Estas du manieraj komplementoj.
Petro havas grandan kaj luksan domon. Kiam du A-vortoj rekte priskribas la saman O-vorton, oni ofte forlasas kaj: Petro havas grandan luksan domon.
Li havas domon el ligno kaj el shtono. Du frazpartoj kun rolvorteto rekte priskribas la saman O-vorton. Oni povas forlasi la duan el: ...el ligno kaj shtono.
Karlo laboras por kaj per Esperanto. La vorto Esperanto partoprenas en du roloj en la frazo. Anstatau diri por Esperanto kaj per Esperanto oni ligas la du rolvortetojn per kaj, kio estas pli eleganta.
Se estas pli ol du aferoj kun la sama rolo, oni kutime metas kaj nur antau la lasta, precipe se estas tre longa elnombrado de aferoj. Tie, kie mankas kaj, oni elparole povas iomete pauzi. Skribe oni tie metas komon:
Petro, Karlo, Elizabeto kaj Eva vojaghis kune al la kongreso. = Petro kaj Karlo kaj Elizabeto kaj Eva vojaghis...
Hodiau ni manghos supon, salaton, viandajhon, frititajn terpomojn kaj glaciajhon.
Petro laboras per fosiloj, hakiloj, martelo, segilo kaj multaj aliaj aferoj.
Karlo laboras tro rapide, fushe, senzorge kaj malracie.
La domo de Petro estas granda, luksa, komforta, bela kaj bonege konstruita.
Karlo laboras por, per, pri kaj en Esperanto.
En paroleca stilo oni iafoje plene forlasas kaj:
Li estas stulta, malaminda. Mi tute ne shatas lin.
Venis Karlo, Petro, Eva. Jes, chiuj miaj amikoj venis.
Ni dancis, kantis, faris multajn amuzajn aferojn.
Kaj... kaj «
Por emfazi kaj insisti oni povas uzi kaj antau chiuj aferoj, ankau antau la unua. Legu pri kaj... kaj en la klarigoj pri kombinitaj vortetoj.
Kaj inter tutaj frazoj «
Kaj povas ligi tutajn frazojn, kiuj iamaniere kunapartenas. La ligitaj frazoj devas esti samspecaj. Au ili chiuj estas cheffrazoj, au ili chiuj estas subfrazoj:
Petro legis la gazeton, kaj Karlo rigardis televidon. Du ligitaj cheffrazoj.
Anno iros promenigi la hundon, kaj Elizabeto restos hejme. Du ligitaj cheffrazoj.
Li iras per auto, (kaj) shi iras per trajno, kaj mi iras piede. Tri ligitaj cheffrazoj. Kiel kutime oni preferas meti kaj nur antau la lasta.
Ili diris, ke ili tre amuzighis, kaj ke ili volonte revenos venontjare. Du ligitaj ke-frazoj. Ambau estas objekto de la chefverbo diris.
Jen venas tiu knabino, kiu savis mian vivon, kaj kiu poste malaperis. Du ligitaj kiu-frazoj. Ambau estas rekta priskribo de tiu knabino.
Mi volas foriri, char mi estas laca, kaj char mi havas kapdoloron. Du ligitaj char-frazoj. Ambau montras kialon de la cheffrazo mi volas foriri.
Mi volas foriri, char mi estas laca, kaj mi havas kapdoloron. Du ligitaj frazoj, kiuj kune formas unu char-frazon. La du frazoj kune montras kialon de la cheffrazo. Praktike apenau estas diferenco inter chi tiu ekzemplo, kaj la antaua.
Li diris, kaj ke li fartas malbone, kaj ke li volas kuniri.
Kiam pluraj frazoj estas ligitaj, oni ofte povas forlasi frazelementojn, kiuj aperas en chiuj frazoj. Tio tamen ne chiam eblas.
Kaj inter vortostumpoj «
Iafoje, precipe en skriba lingvajho, oni uzas kaj por ligi du au pli da elementoj de kunmetita vorto por mallongigi frazon:
Ili en- kaj el-iris tre rapide. = Ili eniris kaj eliris tre rapide.
Tio estas kombinita manghajh- kaj gazet-vendejo. = ...manghajhvendejo kaj gazetvendejo.
Li faris multajn erarojn: skrib-, leg- kaj pens-erarojn. = ...skriberarojn, legerarojn kaj penserarojn.
Tute mankas sub-tasoj kaj -teleroj. = ...subtasoj kaj subteleroj.
Chi tiaj frazoj estas sufiche nenaturaj. Ghenerale ili estas malkonsilindaj, precipe kiam ili enhavas vortostumpojn sen finajhoj, kio normale ne eblas en Esperanto. Oni prefere uzu aliajn rimedojn mallongigi:
Ili iris en la domon kaj el ghi tre rapide.
Tio estas kombinita manghajha kaj gazeta vendejo.
Li faris multajn erarojn skribajn, legajn kaj pensajn.
Diversspecaj rilatoj inter ligitaj frazoj «
Kiam frazoj estas ligitaj per kaj, tiu ligo povas reprezenti multajn diversajn signiforilatojn. Kia estas la rilato, oni devas kompreni el la kunteksto. Eblas klarigi la rilaton per aldonaj esprimoj:
Mi lavis la vestajhojn, kaj (poste) mi sekigis ilin. Kaj montras tempan sinsekvon. La vorto poste je bezono povas helpi al kompreno.
Shi audis teruran bruon, kaj (tial) shi telefonis al la polico. Kaj montras sekvon au rezulton. Tial povas helpi al kompreno.
Anno estas gaja persono, kaj (kontraste) Elizabeto estas silentema. Kaj montras kontraston.
Ni klopodis per chiuj fortoj, kaj (tamen) ni malsukcesis. Kaj montras neatenditan sekvon. Tamen povas pliklarigi tion. Ankorau pli klara estus sed anstatau kaj.
Promesu neniam plu fari tian stultajhon, kaj (tiam) mi helpos al vi reordigi la aferon. Kaj montras kondichan rilaton inter la frazoj. Tiam povas helpi al la kompreno. Ech pli klare estus transformi la unuan frazon en subfrazon kun se: Se vi promesas neniam plu fari tian stultajhon, (tiam) mi helpos al vi reordigi la aferon. Sed tiam oni ne povas uzi kaj, char la du frazoj ne plu estas samspecaj. Unu estas subfrazo, kaj la alia estas cheffrazo.
Shi havas brunajn okulojn, kaj (aldone) shiaj haroj estas longaj. Kaj montras aldonan informon.
Li preferis foriri tre frue de la festo, kaj tio ne surprizas min, char vere estis tre enue tie. Kaj montras komenton.
