PMEG

Gramatiko / Komparaj esprimoj / Kiel kaj ol /

20.1.4. Komparaj esprimoj — chu mallongigitaj frazoj?

Ofte oni povas anstatauigi komparan kiel-esprimon per plena subfrazo kun chefverbo, sed ne chiam tio eblas:

Komparaj kiel-esprimoj do ne estas (chiam) mallongigitaj subfrazoj.

Iuj pensas, ke oni chiam uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzus en plena frazo. Ili tiam ofte uzas kia(j)(n) anstatau kiel por montri egalecan komparon. Tia uzo estas ne nur maltradicia, sed povas ankau iafoje farighi tre maleleganta:

Se kompara esprimo estas plena subfrazo, oni povas ghin enkonduki per kia, kiu, kiam k.t.p., sed se kompara esprimo estas sola frazparto (au kelkaj frazpartoj sen chefverbo), oni uzu komparan kiel.