PMEG 2023

20.2. Aliaj montriloj de komparo

Kvazau «

En egalecaj komparoj oni povas uzi kvazau anstatau kompara kiel, se temas pri simileco, kiu estas nur shajna au nereala, kaj se oni volas tion emfazi:

  • Dum momento li staris senmova, kvazau shtonighinta.M.164 Li ne vere estis shtonighinta.

  • Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazau abunda fruktoghardeno.FA3.64

  • Chiu statuo sur la richaj sarkofagoj shajnis kvazau ricevinta vivon.FA1.215

Iafoje oni devas uzi N-finajhon (au alian rolmontrilon) post kompara kvazau same kiel che kompara kiel:

  • Tiesto shtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazau sian propran.IT.21

Antau O-vorta frazparto (sen rolmontrilo) la diferenco inter kompara kiel kaj kompara kvazau povas esti tre granda:

  • Karlo naghas kiel delfeno.Karlo naghas tiel, kiel delfeno naghas Lia naghomaniero similas al la naghomaniero de delfeno.

  • Karlo naghas kvazau delfeno.Karlo naghas tiel, ke li shajnas esti delfeno. Karlo mem similas al delfeno.

  • Petro vochdonis kiel prezidanto....tiel, kiel vochdonas prezidanto / ...en sia rolo de prezidanto (li efektive estis prezidanto).

  • Petro vochdonis kvazau prezidanto.Petro shajnis esti prezidanto, kiam li vochdonis (sed li ja ne estis prezidanto).

Kvazau havas ankau aliajn uzojn.

Komparaj rolvortetoj «

  • Al povas montri tion, al kio oni referencas en esprimo de simileco au malsimileco: Ghi estis tre (mal)simila al la alia.

  • De povas montri malsimilecon: Mi estas diferenca de vi.

  • Kontrau povas signifi “kompare kun”: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontrau via nuna nombro.Re.1

  • Antau kaj (malofte) post povas montri pozicion (mal)pli altan en graveco au rango: Antau chio zorgu oficon, – plezuro atendos sian vicon.PE.859

  • Che kaj apud povas en figuraj esprimoj montri komparon: Se lin kompari kun la nuna regho, li estis Apolono che Satiro.H.13

  • Super kaj sub povas montri pli kaj malpli altan pozicion en rango, forteco, valoro k.t.p.: Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?Rt.127

  • Krom povas esti uzata anstatau ol post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s.

Komparaj vortetoj che preferi «

Che preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferajhon per ia vorteto. Antau I-verbo oni uzas ol, iafoje anstatau. Antau O-vorto au O-vorteca vorteto oni normale uzas al, sed ankau antau, kontrau kaj anstatau estas eblaj:

  • Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinchata de la anasoj [...]!FA2.41

  • Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu.FA3.152

  • Mia edzino preparas manghojn, kiujn mi certe preferas al la manghoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.FK.108

  • Li ne atentas la vizaghon de princoj, kaj ne preferas richulon antau malrichulo.Ij.34

  • Preferos la morton ol la vivon chiuj restintoj.Jr.8...ol elekti la vivon... Ol rilatas al subkomprenata I-verbo. Tial oni uzas ol.

  • La aliaj anasoj preferis naghadi en la kanaloj, anstatau viziti shin.FA2.34