PMEG 2023

17.3. Jen... jen

Ordinara jen altiras la atenton al io. Duobla au plurobla jen ne havas tian signifon, sed enkondukas alternativojn, kiuj alternas, au eblojn, kiuj validas alterne. Jen... jeniufoje... alifoje.

Alterna jen povas aperi kaj antau tutaj frazoj, kaj antau unuopaj frazpartoj:

  • Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto.FA1.150 La du statoj alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.

  • Shia vizagho aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango.M.159 La vizagho shanghighadis.

  • Ghi [= sonorilo en fabelo] rakontas senchese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al ghi la kaprico.FA4.68 Iufoje la sonorilo rakontas mallonge, alifoje longe.

  • Ghi [= la maro] estis ja jen rugha, jen verda, jen blua.FA1.230 La koloro shanghighis, au estis malsama en diversaj lokoj

  • Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo.M.56

  • Li [...] okupadis sin jen per tio, jen per alio.FA3.139