PMEG 2023

17.2. Chu... chu

Ordinara chu montras demandon. Duobla au plurobla chu normale ne havas tian signifon, sed montras anstataue indiferentecon. Indiferenta chu montras alternativojn, inter kiuj la elekto estas indiferenta, libera, egala, pridubata, necerta au simile.

Indiferenta chu povas enkonduki subfrazojn, inter kiuj la elekto estas indiferenta. La cheffrazo montras ion, kio validas sendepende de la elekto inter la alternativoj. Tiaj subfrazoj ofte estas mallongigitaj:

  • Li devis trinki kun ili, chu li volis, chu li ne volis.FA1.122 Lia volo nenion povis shanghi.

  • Chiu povas veni, tute egale, chu li estas reghido, chu [li estas] almozulo.FA1.69 Kaj reghidoj kaj almozuloj povas veni. Ne gravis, kio oni estis.

Indiferenta chu povas ankau enkonduki frazpartojn, inter kiuj oni povas elekti. Tiam chu... chu povas esti tre simila al au... au. Chu... chu emfazas indiferentecon, dum au... au nur montras alternativojn:

  • Chu pro timo, chu pro fiereco, li nenion respondis.LR.122 Oni ne scias, kiu el la du alternativoj kauzis, ke li nenion respondis, sed tio ne gravas.

  • Chu bona, chu malbona – chiu mem por sia far’ ricevas rekompencon.IT.36 Ne gravas, chu oni estas bona au malbona.

  • Tio estas la legho pri naskintino, chu de knabo, chu de knabino.Lv.12 La legho validas egale por virino, kiu naskis knabon, kaj por virino, kiu naskis knabinon.

Unu sola chu povas montri nur demandon. Pluraj chu povas esti indiferenta chu, sed povas ankau esti pluraj sinsekvaj demandoj:

  • Ekzistas nenia eblo antauvidi, chu tiu chi laboro entute sukcesos al la komitato, chu ghi ne dauros senfinan serion da jaroj, chu ghi en konsenteco estos alkondukita al felicha fino, kaj chu la finita laboro en la praktiko montrighos tute tauga.FK.293 Tie chi chu ne esprimas dubon au necertecon. Estas simple kvar demandaj subfrazoj.

En alternativdemandoj oni ne uzu chu... chu, sed chu... au: Chu esti au ne esti, – tiel staras nun la demando.H.74 Rigardu, chu ghi estas la vesto de via filo, au ne?Rt.51