PMEG

Gramatiko / I-verboj /

27.6. I-verboj kvazau chefverboj

Normale I-verbo ne povas esti chefverbo, sed okaze oni vidas frazojn, en kiuj la sola verbo estas I-verbo. Sed ankau en tia uzo I-verbo ne povas havi gramatikan subjekton.

Chefverbecaj I-verboj aperas en iaj mallongigitaj subfrazoj. La I-verbo tiam sence egalas al U-formo au esprimo kun povi:

Chefverbecaj I-verboj aperas ankau en iaj mallongigitaj esprimoj de dubo au hezito. La plena frazo havas verbon en U-formo, okaze en US-formo au OS-formo:

Iafoje oni vidas I-verbojn uzatajn anstatau ordonaj U-formoj. Tiam la ordono ricevas nuancon neutralan, nek ghentilan nek malghentilan, sed simple konstatan. La senca subjekto de la I-verbo estas tute ghenerala oni. Tiu uzo estas malofta:

La specialaj esprimoj se tiel diri, se paroli sincere k.s. montras manieron de rigardado, vidpunkton, k.s. Oni povas ankau uzi por anstatau se, sed se estas pli klara:

Krome oni iafoje uzas I-verbojn en rakontoj anstatau chia ajn chefverba formo por montri primitivan (eraran) lingvajhon: Chu vi *manghi* nun?