PMEG

Gramatiko / I-verboj /

27.1. I-verboj — bazaj reguloj

La I-formo de verbo montras tute ghenerale la ideon de farado de ago (au estado en stato). I-verbo ne montras tempon au modon. Oni tial parolas pri neutrala modo.

I-verboj similas al agaj O-vortoj: kurikurado, sidisidado, estiestado, martelimartelado, lumilumado, fosifosado.

O-vorteca «

I-verbo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas O-vorta frazparto: subjekto, objekto, pri-komplemento, k.t.p. Iafoje I-verbo ech povas havi rolvorteton antau si.

Tamen verbo «

I-verbo povas havi objekton, komplementojn k.t.p., same kiel chefverbo. Tial I-verbo tamen estas verbo.

  • manghi rapide — La I-verbo havas E-vortan komplementon de maniero.
  • poste manghi — La I-verbo havas E-vortan komplementon de tempo.
  • tre voli — grada komplemento
  • veni tuj — tempa komplemento
  • manghi per kulero — maniera komplemento
  • eliri el la domo — direkta komplemento
  • manghi pomon — objekto
  • ion manghi — objekto

Komplementoj de I-verbo povas stari chu antau, chu post la I-verbo, chu proksime, chu longe for. Oni devas tamen atenti pri la risko de konfuzo kun la komplementoj de la chefverbo.

I-verbo kaj ghiaj objekto, komplementoj k.t.p. rolas kune kiel unu frazparto, kiun oni povus nomi I-verba frazparto.

I-verbo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Ne eblas do diri: *mi manghi*, *la knabino esti* au simile. Plej ofte tamen ekzistas subkomprenata subjekto, senca subjekto.

Kompleksa verbo «

Ofte chefverbo + samsubjekta I-verbo formas kvazau unu kompleksan verbon. Tiel estas precipe pri la verboj povi, devi kaj voli + I-verbo.

La frazrolo de I-verbo «

I-verbo normale ne povas esti chefverbo. Ghi anstataue povas roli en preskau chiuj aliaj frazroloj. I-verbo havas tamen normale nenian rolmontrilon. Ghian frazrolon montras la kunteksto. Tamen iafoje I-verboj estas uzataj kvazau chefverboj.

I-verboj kaj ke-frazoj «

Ofte oni povas klarigi I-verbon per ke-frazo. Multaj (sed ne chiuj) I-verboj estas kvazau mallongigitaj ke-frazoj:

  • Mi ghojas vin vidi![H.15] = Mi ghojas, ke mi vin vidas!

  • Shi planis tuj reveni. = Shi planis, ke shi tuj revenos.

  • Oni konvinkis shin kuniri. = Oni konvinkis shin, ke shi kuniru.

  • Mi vidis la knabon kuri. = Mi vidis, ke la knabo kuras.