PMEG
27.3.4. I-verboj — shajne pluraj objektoj
En frazoj kun I-verbo ofte povas shajni, ke estas pluraj objektoj kun malsama rilato al la chefverbo. Tio normale estus eraro. Pluraj objektoj de la sama verbo eblas nur kiam ili ludas la saman rolon.
Ofte unu el la supozataj objektoj vere estas objekto de la I-verbo, ne de la chefverbo:
Kiu do instruos vian filon timi diojn?[Rt.44] Vian filon estas objekto de instruos. Diojn estas objekto de timi.
Shi helpis min manghi la torton. Min estas objekto de helpis. La torton estas objekto de manghi.
Ofte unu el la supozataj objektoj estas ghuste la I-verbo. Tiam au la I-verbo ne estas vera objekto, sed ekz. pri-komplemento, au la alia supozata objekto ne estas vera objekto, sed N-komplemento:
Mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris.[OV.26] Forigi shajnas esti objekto de helpu, sed ankau min shajnas esti objekto de la sama verbo. Oni povus diri, ke min ne estas vera objekto, sed ke la N-finajho nur anstatauas la rolvorteton al. Oni ankau povus diri, ke forigi ne estas objekto, sed ekz. pri-komplemento.
Ili petis min veni. Kaj min, kaj veni povus nomighi objekto, sed veni ankau povas esti klasata kiel pri-komplemento, kaj min povus esti rigardata kiel N-komplemento (la N-finajho havas tiam la signifon de al).
Pro la multaj diversaj manieroj formi frazojn kun tiaj verboj kiel helpi, ekzistas pluraj manieroj analizi chi tiajn frazojn. Ofte tio estas nur teoria problemo, sed ghi farighas reala problemo, kiam oni volas pasivigi chi tiajn frazojn, char nur vera objekto povas farighi subjekto en pasiva frazo.
