PMEG 2023

27.3.1. I-verboj kune kun povi, devi kaj voli

I-verbo tre ofte dependas de unu el la tri verboj povi, devi kaj voli. La I-verbo montras, al kia ago rilatas la povo, devo au volo. La subjekto de la chefverbo kaj la senca subjekto de la I-verbo estas chiam la sama:

  • Li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.FE.31

  • Mi volas diri al vi la veron.FE.24

  • Mi devas fari al vi donacon.FE.15

  • Li ne povas trairi tra nia mallargha pordo.FE.33

  • Mi ne volas malhelpi vian ghojon.FA1.73

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31

  • Ne! tiel dauri ne povas! tiel chiam esti ne devas!M.117 Chi tia vortordo estas ekstreme malofta. Normale la I-verbo staras post povi, devi au voli.

  • Vi malchastis kun la filoj de Asirio, ne povante satighi.Jhh.16 Chi tie satighi rolas kiel objekto de la participo povante, kiu estas farita el la verbo povi.

  • Ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj shildon.Kr2.25Du I-verboj rolas kiel rektaj objektoj de unu sama participo.

Principe I-verbo, kiu dependas de povi, devi au voli, estas rekta objekto de tiu verbo. Che voli oni uzas ankau ordinarajn O-vortojn kiel rektan objekton: La Kongreso tiam ne volis tiun projekton.OV.392 La ebloj uzi rektan objekton de la verboj devi kaj povi estas tamen tre limigitaj. Oni neniam uzas che ili ordinaran O-vorton kiel objekton: *Li povas dancadon.* / *Mia fratineto devas endormighon.* Oni chiam uzas en tiaj okazoj I-verban formon: Li povas danci. / Mia fratineto devas endormighi. Sed oni ja uzas tabelvortojn je O kiel rektan objekton de devi kaj povi: Se mi povas lin kisi, vi ankau tion povas.FA2.19 Plej ofte oni tamen uzas en tiaj okazoj O-tabelvorton kun la verbo fari: Oni povas tion fari.FA3.55 Krome oni neniam kreas pasivajn formojn de frazoj, en kiuj la chefverbo estas povi, devi au voli, kaj en kiuj la rekta objekto estas I-verbo.