PMEG
27.3.2. I-verboj kune kun aliaj verboj
I-verbo povas ankau dependi de aliaj chefverboj ol povi, devi kaj voli. I-verbo estas tiam objekto, por-komplemento, pri-komplemento au perverba priskribo. Normale ankau tiam la subjekto de la chefverbo estas senca subjekto de la I-verbo.
I-verbo kiel objekto «
En varmega tago mi amas promeni en arbaro.[FE.34] ≈ ...amas promenon...
Pri tio mi ne bezonas vaste paroli.[FK.229] ≈ ...ne bezonas vastan parolon.
Shi komencis senti doloron kaj rigidighon.[M.28] ≈ Shi komencis sentadon de doloro...
Unu promesis al la alia rakonti al shi, kion shi vidis.[FA1.52] ≈ ...promesis rakontadon...
Kiam malricha virino petos de vi trinki, vi donos ghin al shi ghentile.[FE.17] ≈ ...petos de vi trinkadon...
Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis![M.145] ≈ ...provis kudristinan estadon.
“Ho jes,” shi respondis kun gaja rido kaj daurigis kudri diligente.[BV.43] ≈ ...daurigis diligentan kudradon.
Kiu kuraghas rajdi sur leono?[FE.7] La frazparto rajdi sur leono estas chi tie klasata kiel objekto, sed kuraghi estas en la praktiko uzata nur kun I-verbo, neniam kun O-vorta objekto kun efektiva N-finajho. Oni povus eventuale diri: Tion mi kuraghas. Sed normale oni diras: Tion mi kuraghas fari. Oni povus eble klasi I-verbon, kiu dependas de kuraghi, anstataue kiel pri-komplementon (kun subkomprenata pri), sed kuraghi neniam aperas kun la rolvorteto pri.
Kvankam chi tiaj I-verboj ja rolas kiel objekto, ili ne povas farighi subjekto de pasiva frazo. Ne eblas diri: *De kiu estas kuraghate rajdi sur leono.* *Ne estas de mi bezonate vaste paroli pri tio.* *Senti doloron estis komencite de shi.*
I-verbo kiel por-komplemento «
Kiam I-verbo rolas kiel por-komplemento oni normale forlasas la rolvorteton por:
Nun ili chiuj iris dormi.[BV.47] = ...iris por dormi.
Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.[FE.34] = ...iros por gliti.
Shi tuj kuris bati shin.[FE.21] = ...kuris por bati shin.
Vi devas nur iri al la fonto cherpi akvon.[FE.17] = ...iri por cherpi...
Mi rapidis veni chi tien.[OV.412] = ...rapidis por veni...
Sed iafoje oni ja uzas por antau I-verbo.
I-verbo kiel pri-komplemento «
Kiam I-verbo rolas kiel pri-komplemento oni chiam forlasas la rolvorteton pri:
Kaj vi ne hontas fanfaroni per chi tio?[Rt.19] ≈ ...hontas pri fanfaronado...
Feliche mi sukcesis ekbruligi la fajron.[FA3.152] ≈ ...sukcesis pri ekbruligado de la fajro.
Mi ghojas vin vidi.[H.15] ≈ ...ghojas pri vidado de vi.
Ni ne chesos energie laboradi por nia kara afero.[OV.147] ≈ ...chesos pri laborado...
I-verbo kiel perverba priskribo «
Britain [...] shajnis subite veni al tiu chi sama opinio.[BV.20] = Li shajnis subite venanta... La I-verbo estas perverba priskribo de la subjekto li.
I-verbo kiel perverba priskribo povas ankau havi alian subjekton ol la chefverbo.
