PMEG

Gramatiko / Kelkaj gravaj verboj / Povi, devi kaj voli /

31.7.3. Voli

Voli montras deziron au intencon de la subjekto. La dezirata afero aperas kiel objekto, kiu plej ofte estas I-verbo.

Kiam voli estas uzata kun I-verbo, voli kaj la I-verbo nepre havas la saman subjekton:

Kiam la objekto de voli estas ke-frazo, la dezirata ago estas ago de la subjekto de la ke-frazo (normale malsama al la subjekto de voli):

Kiam la objekto de voli estas O-vorto au O-vorteca vorteto, nur la kunteksto povas montri, chu temas pri ago de la subjekto de voli au pri ago de iu alia:

Chi tia objekto de voli povas ankau esti afero, kiun la subjekto volas havi, akiri au ricevi. Oni povus diri, ke havi au alia verbo estas subkomprenata:

Iafoje voli aperas kun direkta esprimo, kiu montras lokon, kien la subjekto volas iri. Oni povus diri, ke ia mova verbo estas subkomprenata:

Senobjekta voli «

Voli estas ankau uzata memstare sen objekto. Tiam voli signifas, ke la subjekto ghenerale havas (fortan) volon, deziron au intencon. Povas ankau esti, ke la volata ago au afero estas subkomprenata:

  • Se “shi” volas, chu oni povas tiam ion kontraufari?[Gm.52]

  • Voli au ne voli neniu malpermesas.[PE.2612]

Ghentila voli «

Oni ofte uzas voli en ghentilaj petoj k.s. Voli montras, ke ankau la volo de la alparolato estas grava. Precipe ofta estas la kunmetajho bonvoli:

  • Auskultu, chu vi volas alporti chi tion de mi al la maljuna homo tie?[FA2.144]Alportu chi tion...

  • Chu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droshkon?[FA1.75]Venigu por mi droshkon.

  • Volu sidighi kaj iom ripozi.[M.125]Sidighu kaj iom ripozu.

  • Permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuzigho, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo.[M.173]

  • Bonvolu fermi la pordon!

Legu pli pri bonvolu.