PMEG 2023

31.7.1. Povi

Povi montras agon au staton, kiu estas ebla por la subjekto, chu pro kapablo, lerteco, forteco, potenco de la subjekto, chu pro la cirkonstancoj, chu pro rajto au permeso. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.

Tio, kio estas ebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Povi kaj la I-verbo havas chiam la saman subjekton:

  • Du homoj povas pli multe fari ol unu.FE.12

  • Chiu, kiu shin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11

  • En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.FE.42

  • Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.FE.31

  • El la diritaj vortoj ni povas ankorau fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finighoj kaj aliaj vortoj.FE.30

  • Hodiau en la nokto povas ja fali hajlo kaj chion forbati.Rt.80

  • Povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin.FA2.94 La ke-frazo estas subjekto de povas.

  • Shi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide.FA2.60

Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:

  • Mi faros chion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.M.36...kion mi povos fari...

  • Kion oni volas, tion oni povas.PE.299...tion oni povas fari.

  • Li rapidis, kiel li nur povis.FA2.12...kiel li nur povis rapidi.

  • Kiu devas, tiu povas.PE.213 Mankas tio, kion oni povas fari, char temas pri povo rilate al chia ajn ago.

Se oni volas montri klare la kauzon de la eblo, oni uzu kapabli, rajti, esti eble, esti permesite k.t.p., sed plej ofte povi sufichas.

Noto: Multfoje oni provis enkonduki la superfluan verbon *darfi*° ≈ “rajti”, sed chiam vane. Ghi neniam farighis Esperanta vorto. Ne uzu ghin.