PMEG

Gramatiko / Kelkaj gravaj verboj / Povi, devi kaj voli /

31.7.2. Devi

Devi montras agon au staton, kiu estas (pli-malpli) neevitebla por la subjekto, chu pro eksteraj cirkonstancoj, chu pro volo de alia persono, chu pro malpermeso, chu pro io alia. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.

Tio, kio estas neevitebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Devi kaj la I-verbo havas chiam la saman subjekton:

Devi kun AS-finajho iafoje similas al OS-formo:

Devi kun IS-finajho povas iafoje montri, ke io estis intencata au antauvidata. Tiam devis egalas pli-malpli al estis ...onta au estis ...ota:

Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:

Kiam necesas montri klare, ke temas pri devo pro ies volo, oni uzu esprimojn kun oni volas ke..., esti devigita k.t.p.