PMEG 2023

7.3. E-vortaj frazpartoj

Priskribo per E-vortoj au vortetoj «

Por priskribi E-vorton oni uzas unuavice alian E-vorton au E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskau chiam antau la priskribata E-vorto:

  • vere rapide

  • tre rapide

  • ekstreme tede

  • pli rapide

  • tiel tede

  • iom tede

O-vortaj frazpartoj «

Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi E-vorton. La priskribanta frazparto havas chiam rolvorteton au N-finajhon. Tia priskribo staras normale post la E-vorto:

  • rilate al tio

  • rilate tion

  • pere de li

  • kauze de la akcidento

  • fare de ili

Se E-vorto esprimas objektan agon, N-finajha priskribo montras la objekton de tiu ago:

  • subtenante la kruchonFE.15

  • eljhetante unu serpenton kaj unu ranonFE.21

  • trovinte pomonFE.22

Se O-vorta priskribo de E-vorto montras mezuron, ghi staras normale antau la E-vorto:

  • je cent decibeloj laute

  • cent decibelojn laute

Komparaj esprimoj «

Oni povas priskribi E-vorton per kompara esprimo kun kiel au ol. Tia priskribo staras chiam post la E-vorto:

  • longe kiel hierau

  • tede kiel en la lernejo

  • same kiel mi

  • pli longe ol hierau

  • pli tede ol mia instruisto

Subfrazo au I-verbo «

Por priskribi E-vortan participon oni ankau povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras chiam post la E-vorto:

  • Vidante, ke shi estas tiel bela, li demandis shin, kion shi faras tie chi tute sola.FE.21

  • Alechjo staris momenton apud la pordo, kvazau shancelighante, chu li devas resti au iri post la kuzino.M.49

  • Forgesante diri adiau al la du virinoj, li elkuris en la antauchambron.M.60