PMEG
7.3. E-vortaj frazpartoj
Priskribo per E-vortoj au vortetoj «
Por priskribi E-vorton oni uzas unuavice alian E-vorton au E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskau chiam antau la priskribata E-vorto:
- vere rapide
- tre rapide
- ekstreme tede
- pli rapide
- tiel tede
- iom tede
O-vortaj frazpartoj «
Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi E-vorton. La priskribanta frazparto havas chiam rolvorteton au N-finajhon. Tia priskribo staras normale post la E-vorto:
- rilate al tio
- rilate tion
- pere de li
- kauze de la akcidento
- fare de ili
Se E-vorto esprimas objektan agon, N-finajha priskribo montras la objekton de tiu ago:
- subtenante la kruchon[FE.15]
- eljhetante unu serpenton kaj unu ranon[FE.21]
- trovinte pomon[FE.22]
Se O-vorta priskribo de E-vorto montras mezuron, ghi staras normale antau la E-vorto:
- je cent decibeloj laute
- cent decibelojn laute
Komparaj esprimoj «
Oni povas priskribi E-vorton per kompara esprimo kun kiel au ol. Tia priskribo staras chiam post la E-vorto:
- longe kiel hierau
- tede kiel en la lernejo
- same kiel mi
- pli longe ol hierau
- pli tede ol mia instruisto
Subfrazo au I-verbo «
Por priskribi E-vortan participon oni ankau povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras chiam post la E-vorto:
- Vidante, ke shi estas tiel bela, li demandis shin, kion shi faras tie chi tute sola.[FE.21]
- Alechjo staris momenton apud la pordo, kvazau shancelighante, chu li devas resti au iri post la kuzino.[M.49]
- Forgesante diri adiau al la du virinoj, li elkuris en la antauchambron.[M.60]
