PMEG 2023

7.2. A-vortaj frazpartoj

Priskribo per E-vortoj au vortetoj «

Por priskribi A-vorton oni uzas normale E-vorton au E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskau chiam antau la A-vorto:

  • vere felicha

  • ekstreme longa

  • mirinde bela

  • tre felicha

  • tiel bela

  • pli bela

  • iom varma

  • apenau komprenebla

Sed se la priskribata A-vorto estas participo, priskribanta E-vorto aperas chu antau ghi, chu post ghi:

  • pekinta senintenceFE.22

  • multe drinkinta

O-vortaj frazpartoj «

Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi A-vorton. La priskribanta frazparto havas chiam rolvorteton au N-finajhon. Se ghi havas rolvorteton, ghi staras normale post la A-vorto. Se ghi havas N-finajhon, ghi staras normale antaue:

  • longa je dek metroj

  • legebla sen helpo

  • scivolema pri chio ajn

  • plena de akvo

  • farita de mi

  • legata de multaj homoj

  • skribita per krajono

  • mil metrojn alta

  • kelkajn pashojn distanca

Se A-vorto esprimas objektan agon, N-finajha priskribo montras la objekton de tiu ago:

  • esprimanta grandan inteligenteconM.41

  • dirinta la veronFE.24

Komparaj esprimoj «

Oni povas priskribi A-vorton per kompara esprimo kun kiel au ol. Tia priskribo staras chiam post la A-vorto:

  • longa kiel serpento

  • stulta kiel azeno

  • felicha kiel infaneto

  • longa kiel tiu chi shnuro

  • sama kiel mi

  • pli longa ol serpento

  • pli stulta ol azeno

  • pli felicha ol li

Subfrazo au I-verbo «

Por priskribi A-vorton oni ankau povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras chiam post la A-vorto:

  • Mi estas felicha, ke mi vin akceptos.LR.112

  • Ili estis audintaj, ke la regho venos viziti.

  • Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.M.57