PMEG 2023

32.3. Mallongigitaj frazoj

En praktika lingvouzo oni ofte mallongigas frazojn ellasante multajn aferojn, kiuj estas kompreneblaj pro la kunteksto. Mallongigita frazo estas ofte pli klara ol kompleta frazo. Se iu demandas ekz. Chu vi jam invitis Karlon al via festo?, estas plej efike respondi ekz. Ankorau ne! Estus tre malefike uzi la kompletan frazon: Ne, mi ankorau ne invitis Karlon al mia festo!

Forlaso de chefverbo «

Precipe en parola lingvajho oni ofte forlasas la chefverbon kaj samtempe ankau multajn aliajn frazpartojn. Tiaj mallongigoj estas eblaj, kiam antaue diritaj frazoj au la situacio klarigas, kia estus la kompleta frazo:

  • – Kiu alvenis? – Karlo! (= Alvenis Karlo!)

  • – Kiujn vi renkontis tie? – Viajn gepatrojn! (= Mi renkontis viajn gepatrojn tie!)

  • – Kiel vi veturis tien? – Per vagonaro! (= Mi veturis tien per vagonaro!)

  • – Kien ili iris? – Dekstren! (= Ili iris dekstren.)

  • – Per kio vi riparis ghin? – Gluo! (= Mi riparis ghin per gluo!)

  • – Mi audis, ke li vizitis Europon. – Francujon kaj Germanujon fakte! (= Li vizitis Francujon kaj Germanujon fakte.)

  • – Mi preferas viandon kaj fishon. – Mi, legomojn! (= Mi preferas legomojn.)

  • – Chu tio estis vi, kiu tusis, Janjo? – Mi, panjo!M.193 (= Tio estis mi, kiu tusis, panjo!)

  • Singarde!M.167 (= Vi agu singarde!)

En proverboj kaj simile oni ofte forlasas la chefverbon:

  • Kia drapo, tia vesto.PE.48 (= Kia estas la drapo, tia estas ankau la vesto.)

  • Au chio, au nenio.PE.576 (= Au estu chio, au estu nenio.)

Vidu ankau la klarigojn pri E-vorto kiel perverba priskribo.

Tradiciaj esprimoj «

Ghentilecaj kaj aliaj tradiciaj esprimoj ofte konsistas el sola frazparto. La kompleta frazo preskau neniam estas uzata. Tiaj esprimoj malpli dependas de la parola situacio, char ilia signifo estas difinita de la tradicio:

  • Bonan matenon!FE.10 (= Mi deziras al vi bonan matenon!)

  • Ghojan feston!FE.10 (= Mi deziras al vi ghojan feston!)

  • Saluton! (= Mi donas al vi saluton!)

  • Dankon! (= Mi donas al vi dankon!)

  • Chion bonan al vi kaj via familio! (= Mi deziras chion bonan al vi kaj via familio!)

  • Fajron! (= Atentu la fajron!)

  • Kia ghoja festo!FE.10 (= Kia ghoja festo estas hodiau / estis tiam.)

  • Chu ne? (= Chu ne estas tiel?)

Multaj tiaj chi esprimoj havas N-finajhon. Uzo de N-finajho farighis kutima maniero konstrui tiajn chi esprimojn, kvankam ofte estas tute eble elpensi kompletan frazon, kiu donus formon sen N-finajho.

Alvoko «

La frazrolo alvoko estas tre ofte uzata sen chefverbo au aliaj frazpartoj. Ofte nenia subkomprenata frazo ekzistas, la alvoko estas kiel kompleta frazo en si mem:

  • Adamo! – eksonis en tiu momento la vocho de la loghejmastrino.M.73

  • Marta! Marta! – ekkriis la dua vocho, virina.M.144

Forlaso de subjekto «

Oni normale ne forlasas la subjekton de chefverbo, se la chefverbo mem cheestas en la frazo. Tio estas baza principo en Esperanto.

Oni tamen normale forlasas la subjekton de U-verbo en cheffrazo, se ghi estas la plej kutima en tiaj frazoj, nome vi. Oni povas reteni la subjekton por emfazo, sed en tiaj frazoj ghi normale forestas:

  • Venu al mi hodiau vespere.FE.18Vi venu al mi hodiau vespere.

  • Prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19Vi prenu mem akvon...

  • Helpu!Vi helpu! Vi = “chiu ajn, kiu audas tiun chi krion”.

  • Restu chiam tia(j).Vi restu chiam tia(j).

  • Mi jam havas mian chapelon; nun serchu vi vian.FE.18 Chi tie la subjekto vi restas por emfazo, sed oni povus ghin forlasi.

En subfrazo oni ne povas forlasi la subjekton ech che U-verbo, char en subfrazoj kun U-verbo la subjekto estas tre ofte alia ol vi:

  • Mi diris, ke vi venu al mi hodiau vespere. Ne: *Mi diris, ke venu al mi...*

  • Mi volas, ke vi helpu min. Ne: *Mi volas, ke helpu min.*

  • Jen tasko, kiun vi faru ghis morgau. Ne: *Jen tasko, kiun faru ghis morgau.*

Iafoje ankau che U-verbo en cheffrazo ne estas eble forlasi la subjekton vi:

  • Tion faru vi, ne li. Tion faru ne li, sed vi. Chi tie oni akcente kontrastigas la intencitan subjekton vi kun alia neintencita subjekto, li. Tial oni ne povas forlasi la pronomon vi.

  • Kiam mi [...] ekblovos per trumpeto, tiam ankau vi blovu per la trumpetoj chirkau la tuta tendaro [...]!Jgh.7 Chi tie la vorteto ankau rilatas ghuste al la subjekto vi, kaj tial vi devas resti. Se oni forlasus la subjekton vi, la senco de ankau shanghighus.

En proverboj kaj simila lingvajho, kie oni deziras ekstreme densan esprimadon, forlaso de subjekto okazas ofte: Atendis, meditis, ghis en tombon englitis.PE.525

Alispecaj forlasoj de subjekto okazas nur en rapida chiutageca parolo, nur en cheffrazoj, kaj nur kiam la kunteksto plene klarigas, kiu estas la subjekto:

  • – Kion li faris? – Iris al la urbo!Li iris al la urbo!

  • – Chu shi estas hejme? [...] – Eliris, sed baldau revenos, – oni respondis de supre.M.78Shi eliris, sed baldau revenos...

Legu ankorau chi-poste pri aliaj okazoj, en kiuj oni forlasas subjekton.

Forlaso de komunaj frazpartoj «

Kiam pluraj cheffrazoj estas kunligitaj, oni povas mencii nur unu fojon tion, kio aperas en chiuj ligitaj frazoj en la sama rolo:

  • Mi vekighis je la sepa horo. Mi preparis matenmanghon. Mi manghis ghin. Mi ekiris al la laborejo je la oka. Mi vekighis je la sepa horo, preparis matenmanghon, manghis ghin, kaj ekiris al la laborejo je la oka. Sufichas mencii la komunan subjekton mi nur unu fojon.

  • Li vekis la infanon. Shi vestis ghin. Ili kune manghigis ghin. Li vekis, shi vestis kaj ili kune manghigis la infanon. La komuna objekto estas menciita nur unu fojon.

  • Je la tria horo ni rigardis la horloghon. Je la tria horo mia kolego diris, ke estas tempo por kafopauzo. Je la tria horo ni rigardis la horloghon, kaj mia kolego konstatis, ke estas tempo por kafopauzo. La komuna je-komplemento povas esti menciita nur unu fojon.

  • Li faris al li solidan moralinstruon. Li klarigis al li, kian teruran malnoblajhon li faris. Li klarigis al li, kia malbona homo li estas. Li klarigis al li, kiel forte li meritas punon. Li faris al li solidan moralinstruon, klarigis al li, kian teruran malnoblajhon li faris, kia malbona homo li estas kaj kiel forte li meritas punon.FA1.22 La komuna subjekto li estas menciita nur unu fojon. La chefverbo klarigis estas komuna al chiuj frazoj krom la unua.

  • Chu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon au ne?M.109 Chi tie ne estas la sola restajho de la kompleta frazo: Chu vi ne akceptas shin en vian laborejon? Kombinante la du frazojn al unu, oni forstrekis el la dua chion, kio estis komuna kun la unua.

Se oni forlasas la chefverbon en chi tia frazo, tiam oni forlasas ankau la subjekton, se ghi estas la sama kiel antaue:

  • Petro manghis la rizon, kaj poste li manghis la viandon. *Petro manghis la rizon, kaj poste li la viandon.* Petro kaj li estas la sama persono. Oni devas diri ...kaj poste la viandon. Au ...kaj poste manghis la viandon. Au oni forlasas kaj la chefverbon kaj la subjekton, au nur la subjekton.

Sed se la subjekto estas alia ol antaue, oni devas ghin konservi: Petro iris per buso, kaj Karlo per vagonaro....kaj Karlo iris per vagonaro.

Ne estas eble forlasi la subjekton el subfrazo, kiu estas enkondukita per subfraza enkondukilo kiel ke, char, se, chu, KI-vorto k.t.p.:

  • Shi rakontis al mi, ke shi estis en Europo. *Shi rakontis al mi, ke estis en Europo.* Oni devas konservi la subjekton de la subfrazo.

  • Shi rakontis, ke shi estis en Europo, kaj ke shi poste iris al Afriko. *Shi rakontis, ke shi estis en Europo, kaj ke poste iris al Afriko.* Se oni forlasas la duan ke, oni povas forlasi ankau la komunan subjekton: Shi rakontis al mi, ke shi estis en Europo, kaj poste iris al Afriko.

  • Hodiau mi vidis denove tiun knabinon, kiun mi renkontis hierau. *Hodiau mi vidis denove tiun knabinon, kiun renkontis hierau.* Oni devas konservi mi en la kiu-frazo.

Ankau ne estas eble forlasi la subjekton el demanda cheffrazo kun chu au demanda KI-vorto:

  • Chu vi estis en la urbo, kaj chu vi achetis chion, kion mi petis? *Chu vi estis en la urbo, kaj chu achetis chion, kion mi petis?* Forlaso de la komuna subjekto estas ebla nur se oni forlasas la duan chu: Chu vi estis en la urbo kaj achetis chion, kion mi petis?

  • Chu vi vojaghis bone, kaj kiam vi alvenis? *Chu vi vojaghis bone, kaj kiam alvenis?* Oni devas konservi la subjekton vi.

Mallongigo de O-vorta frazparto «

Rektajn priskribojn de O-vorto oni povas chiam libere forlasi, kiam ili ne estas bezonataj.

Iafoje oni povas forlasi la chefvorton, la O-vorton mem, se ghi estas komprenebla el la kunteksto. Ordinare devas resti almenau unu antaumetita priskribo:

  • Amaso da fianchoj, sed la ghusta ne venas.PE.899...la ghusta fiancho...

  • Ghi havis sufiche da floroj kaj kreskajhoj por konsiderado. Tie staris richaj kaj malrichaj, ech kelkaj tro malrichaj.FA3.19...richaj floroj kaj kreskajhoj kaj malrichaj floroj kaj kreskajhoj, ech kelkaj tro malrichaj floroj kaj kreskajhoj.

  • En la palaco shi estis la plej bela el chiuj.FA1.98...la plej bela knabino el chiuj. Chi tie restas kaj antaupriskribo (la plej bela), kaj postpriskribo (el chiuj).

  • La filo de la najbaro alportis al li ankau kampajn florojn, inter kiuj hazarde trovighis ankau unu kun sia radiko.FA2.23...ankau unu floro kun sia radiko. Restas la antaupriskribo unu, kaj la postpriskribo kun sia radiko.

Legu ankau pri O-vorteca uzo de A-vortoj.

Sola antaumetita la ne sufichas por forlasi O-vorton. Ne estas ghuste diri: *Estas du domoj. Li loghas en la el shtono.* Oni diru: Li loghas en la domo el shtono. Au: Li loghas en tiu el shtono / Li loghas en la shtona.

Se post forlaso de O-vorto restas nur postmetita priskribo, kiu konsistas el rolvorteto kaj O-vorto, la rezulto ofte estas tro malklara: *Li shatas filmojn el Britujo, dum mi preferas el Barato.* Estas rekomendinde konservi la O-vorton: ...dum mi preferas filmojn el Barato. (Se oni anstataue uzas A-vortan priskribon, ne estas problemo: ...dum mi preferas Baratajn.) Se oni povas ellasi ne nur la O-vorton, sed ankau la chefverbon de la frazo, tia mallongigo tamen estas pli akceptebla. Do, se ambau chefverboj estas shatas, tia mallongigo povas funkcii: Li shatas filmojn el Britujo, dum mi el Barato.

Se la O-vorto estas difinita (per la au alia difinilo), oni povas anstatauigi ghin per tiu(j): La regho malfermis malgrandan chambron tute apude de tiu, en kiu shi estis dormonta.FA1.172...tute apude de la chambro, en kiu... Legu pli pri tiu anstatau O-vorto.