PMEG 2023

32.2. Kompleksaj frazoj

Kunmetitaj cheffrazoj «

Pluraj cheffrazoj povas esti kunmetitaj per kunligaj vortetoj. Chiu tia cheffrazo havas tiam sian propran chefverbon, kaj chiu tia cheffrazo funkcias gramatike tute aparte:

  • La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kushas sur la fenestro.FE.6 La du frazoj estas ligitaj per kaj.

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9 La du frazoj estas ligitaj per sed.

Komentofrazoj «

Iafoje oni aldonas al frazo komenton, kiu estas aparta frazo. Tia komentofrazo ofte estas proksime ligita al la alia frazo, kaj povas ech trovighi ene de la alia frazo:

  • Unu granda knabo – nur pro malboneco li tion faris – formanghis la rompighintan fraulinon.FA3.58 Estas du frazoj, kiuj funkcias tute aparte, sed la dua estas enmetita en la unuan.

  • De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi farighis estrino de chi tiu institucio, konstante venadas chi tien virinoj de diversaj aghoj.M.34 La intermetita komento klarigas la tempan komplementon de ok jaroj, sed estas aparta cheffrazo. La esprimo tio estas ofte enkondukas chi tiajn komentofrazojn.

Tiaj chi interplektitaj frazoj estas oftaj en literaturo. En parolo oni iafoje uzas similajn frazojn, sed en spontana parolo oni ofte post la komento anstataue rediras la unuan frazon de la komenco, ekz.: Unu granda knabo – nur pro malboneco li tion faris – li formanghis... De ok jaroj, tio estas de la tempo kiam mi farighis estrino de chi tiu institucio, de tiam konstante venadas...

Se la unua frazo estas citajho, kaj la komentofrazo havas verbon kiel diri, demandi au simile, tiam la citajho rolas kiel objekto en la komentofrazo:

  • “Chu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?” demandis la jura konsilisto.FA1.120

  • “Anjo tre ghojos, kiam shi vidos vin!” diris la patro.FA3.59

  • Mi akompanos vin al la nova loghejo, – rediris la knabino, – mi tuj vokos veturilon.M.6 La intermetita komento klarigas, kiu diris la aferon.

  • Post unu horo, – shi diris, – mi venos al vi, Karonjo...M.147

Tiajn citajhojn oni povas transformi en subfrazojn. Tio nomighas nerekta parolo.

Iafoje rilata subfrazo kun kio rolas simile kiel komentofrazo.

Subfrazoj «

Subfrazo estas frazo, kiu partoprenas kiel frazparto de alia frazo.