PMEG

Gramatiko / Frazospecoj /

32.1. Fraztipoj kaj frazfunkcioj

Ekzistas kvar gheneralaj fraztipoj: deklaraj, demandaj, ordonaj kaj ekkriaj frazoj. Ili respondas principe al kvar malsamaj komunikaj celoj, sed ne chiam la vera celo de frazo kongruas kun ghia formo.

Deklaraj frazoj «

Deklara frazo estas la baza tipo de frazo. Per tia frazo oni transdonas informojn, sed ghi povas ankau plenumi aliajn taskojn. Deklara frazo ne havas ian specialan signon:

  • Leono estas besto.[FE.5] Simpla informo.

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.[FE.18] La frazo povas esti klarigo de agmaniero: Tial mi evitas lin.

  • La rozo apartenas al Teodoro.[FE.5] Povas kashighi admono: Do, vi ne prenu ghin.

  • La suno brilas.[FE.5] La frazo povas esti invito: Do, mi proponas, ke ni iru eksteren.

  • Baldau pluvos. La frazo shajne estas transdono de fakta informo, sed temas vere nur pri opinio de la diranto. Ghi eble ankau estas propono iri endomen.

  • Mi sincere pardonpetas pro la malfruigho. La frazo estas informa el pure gramatika vidpunkto, sed la vera celo estas peto. La signifo do proksimighas al: Pardonu min pro la malfruigho!

  • Mi pardonas al vi! La frazo ne nur rakontas, ke okazas pardono. Ghi ankau servas por plenumi la pardonon. La eldiro de la frazo estas la pardono mem. Se la frazo ne estus eldirita, la pardono ne vere okazus.

Demandaj frazoj «

Demanda frazo servas baze por serchi informon. Demanda frazo havas demandan vorton, kiu normale staras komence de la frazo. Jes/ne-demandoj kaj alternativ-demandoj komencighas per chu. Aliaj demandoj komencighas per tabelvorto je KI:

  • Chu vi jam trovis vian horloghon?[FE.20]

  • Chu hodiau estas varme au malvarme?[FE.25]

  • Kie estas la libro kaj la krajono?[FE.6]

  • Kiun daton ni havas hodiau?[FE.12]

  • Chu vi havas korktirilon, por malshtopi la botelon?[FE.34] La frazo shajne serchas informon, sed fakte ghi estas peto transdoni korktirilon (se tia trovighas). Estus absurde simple respondi “jes”, char tio ne respondus al la reala senco de la frazo. Ghusta reago estas au nea respondo, transdono de korktirilo, au montro, kie korktirilo trovighas.

  • Kien vi iras?[FE.26] Povus kashighi informo, ke la demandanto eventuale volus kuniri.

  • Chu vi povus malfermi la fenestron? Temas pri ghentila peto: Bonvolu malfermi la fenestron! Jesa respondo sen malfermado estus absurdajho au sherco.

  • Kial vi ne respondas al mi? Chu vi estas surda au muta?[FE.20] La vera senco estas esprimo de chagreno.

  • “Chu mi venis tien chi,” diris al shi la malghentila kaj fiera knabino, “por doni al vi trinki?”[FE.19] Temas pri protesto. La demandanto ne volas respondon.

Legu pli pri demandoj kaj respondoj.

Ordonaj frazoj «

Ordona frazo servas por influi la agadon de la alparolato per ordono, peto, admono, malpermeso, invito au propono. Ordona frazo havas chefverbon kun U-finajho, vola modo. Ordona frazo preskau chiam havas la subjekton vi. Tial vi normale estas subkomprenata:

  • Iru for![FE.20] Ordono.

  • Nu, iru pli rapide![FE.26] Ordono.

  • Infano, ne tushu la spegulon![FE.20] Malpermeso.

  • Karaj infanoj, estu chiam honestaj![FE.20] Admono.

  • Ludoviko, donu al mi panon.[FE.8] Peto.

  • Via regha moshto, pardonu min![FE.42] Petego.

  • Sidigu vin (au sidighu), sinjoro![FE.39] Invito al sidado.

  • Al leono ne donu la manon.[FE.7] Ghenerala informo pri prudenta agmaniero.

  • Hej, ni forkuru tuj! Admono.

  • Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, char la vivo ne estas longa.[FE.20] Konsilo.

  • Li venu, kaj mi pardonos al li.[FE.20] Nerekta admono ne al la persono, kiu venu, sed al alia. Efektive la frazo estas pli informa ol ordona: Se li venos (kaj mi volas, ke li venu), mi pardonos al li.

Legu ankau pri uzado de I-verbo anstatau U-verbo.

Ekkriaj frazoj «

Ekkria frazo montras fortan senton pri io ekstrema. Ekkria frazo enhavas unu el la vortetoj kia, kiel au kiom. La KI-vorto en ekkria frazo tute ne montras demandon. La KI-vorto normale staras komence de la frazo, ofte tamen post alia ekkria vorto:

  • Kia ghoja festo![FE.10] = Vere estas bonega ghoja festo!

  • Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.[FE.41] Kia montras surprizon pro stranga demando.

  • Ha, kiel bele![FE.26]

  • Fi, kiel abomene![FE.26]

  • Kia granda brulo! kio brulas?[FE.31] Kia montras fortan senton pri la grandeco de la bruo. Kio tamen estas pure demanda. Estas do du frazoj, unu ekkria, kaj unu demanda.

  • Kiom multe vi scias! [...] kiel vi povoscias rakonti![FA1.150] Kiom kaj kiel esprimas miron pri la scioj kaj rakontokapabloj de rakontanto.

  • Ho, kia okazajho! Kia esprimas miron pri la ekstremeco de la okazajho. Chu la okazajho estis ekstreme placha au ekstreme malplacha, dependas de la situacio.

Iafoje kio povas montri kaj demandon kaj surprizon. Tiaj frazoj estas do duone demandaj, duone ekkriaj:

  • Ho Dio, kion vi faras![FE.26] Kio esprimas miron pri io stranga, sed estas samtempe ankau demanda.