PMEG 2023

18.2. Ordinaraj radikoj kiel ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Iafoje oni uzas ordinarajn radikojn sen finajhoj kiel ekkriajn vortojn:

  • Halt’! Ne kuraghu permesi al vi!Rt.142Haltu! Ne kuraghu... HALT estas ordinara radiko normale uzata kiel verbo: halti. Chi tie Zamenhof uzis ghin kiel ekkrian vorton, kaj skribis apostrofon, kvazau temus pri ellasita O-finajho. Pli bone estas skribi halt! (sen apostrofo), char temas pri ekkria uzo de nuda radiko.

  • Ek! Ni komencu! Ek! Antauen! La prefikso EK estas tre ofte uzata kiel memstara ekkria vorto por instigi al (tuja) ekagado.

  • Eks pri tiuj idiotoj! La prefikso EKS estas iafoje uzata kiel memstara ekkria vorto por montri, ke io (ghena), kio antaue ekzistis, ne plu okazos au aperos.

  • Help!Helpu! Helpon!

Povas ekesti problemoj pri akcento en chi tia uzado de nudaj radikoj. Kie en ekz. Rapid! meti akcenton? Chu oni diru “rapíd” (kvazau estus Rapid’! kun apostrofo), au “rápid” (akcentante la antaulastan vokalon)? Estas konsilinde uzi kiel ekkriajn vortojn nur unuvokalajn radikojn, char tiam ne povas ekesti dubo pri la akcento. Estas ech konsilinde uzi tiun chi eblon ghenerale tre shpare.

Multaj radikoj estas iom sonimitaj. Ofte oni kreas el ili sonimitajn vortojn per forigo de finajhoj, kaj ofte per mallongigo kaj aliformigo:

  • Kraki Krak!FA3.86

  • Plaudi Plau!FA2.35

  • Rapidi Rap, rap! Rapidu, rapidu!FA2.34

  • Pafi “Pif, paf!” eksonis subite krakoj.FA2.37

  • Murmuri Mur-mur-mur!FA2.128

  • Boji Boj!

  • Miaui Miau! (eble pli bone mjau)

  • Tranchi Trinch tranch!

  • Gluti Glut! glut!

  • Tinti Tin tin!