PMEG 2023

18.1. Oficialaj ekkriaj vortetoj

Adiau «

Adiau estas ghentila salutvorto por disighoj (precipe kiam oni disighas por longa tempo au ech por chiam): Adiau, kara hejma domo!Rt.122 Adiau por chiam!Rt.23

Adiau povas ankau roli O-vortece. Tiam ghi estas citajho: Por chiu okazo mi volas diri al vi porchiaman adiau.FA1.76

Adiaui = “diri adiau!” (au alimaniere esprimi la saman ideon): Shi adiauis lin per la mano, kaj malaperis.

Adiauo = “eldiro de adiau!” (au esprimado de la ideo adiau! en alia maniero): Johano kapsignis al li adiauon.FA1.61

Adiaua = “esprimanta adiauon, rilata al adiauo” k.s.: Chi tiu saluto estis klare adiaua.M.180 Morgau estos la adiaua vespero.

La vorto adiau mem estas tre malmulte uzata en la praktiko. Kutime oni uzas la esprimojn ghis (la) revido! kaj ghis (la)!, kiuj tamen esprimas, ke oni antauvidas rerenkontighi, eble ech baldau. Kunmetajhoj kiel adiaui, adiauo kaj adiaua estas tamen oftaj.

Bis «

Bis estas lauda ekkrio, per kiu oni povas peti aktoron au artiston ripeti ion bonan au montri pli de sia arto. Bis ankau povas esti uzata en instrukcioj pri kantado k.s. por montri ripetadon. Bisi = “krii bis!” (por peti ripeton). En iuj lingvoj bis havas pli vastan uzadon, sed en Esperanto ghi (ankorau) estas limigita al artistaj kaj muzikaj okazoj. En la praktiko tamen bis estas malofte uzata. Por laude peti aktoron au artiston pri ripeto au aldona prezento, oni uzas pli ofte esprimojn kiel pli, plian, denove au ion similan.

Fi «

Fi montras malshaton au abomenon: Fi, kiel abomene!FE.26 Fi!” li subite ekkriis, “la rozo estas ja difektita de vermo!”FA2.53 Fi baze estas vorteto (memstare uzebla ekkrie), sed ghi estas pli ofte uzata prefiksece au kiel ordinara radiko: fia = “malestiminda”.

Ha «

Ha montras ekmiron au surprizon: Ha, kiel bele!FE.26 Ha! kie vi ricevis la tutan monon?FA1.22 Ripeta ha povas esprimi pli vivan senton: Ha ha!” ekghemis la malgranda Niko, vidante kiel la tuta manghajho malaperas.FA1.15 Ripeta ha estas ankau uzata kiel sonimito de ridado: Kiel oni povas ne ridi? [...] ha, ha, ha!M.137

Ha plus la neoficiala ekkria vorteto lo formas kune la duvortan ekkrion ha lo, kiu estas uzata kiel alvoko, precipe en telefonado.

He «

He estas uzata precipe por altiri ies atenton: He, vi, venu chi tien!Rz.37 He; kion vi tie havas en la sako?FA1.16 Komparu kun la neoficiala vorteto hej.

Ho «

Ho estas ghenerala ekkria vorteto por esprimi vivan senton: Ho, chielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas?”FE.21 Ho belega Italujo!FA1.142 Ho! Diablo ghin prenu!Rz.93 Ho, Dio! kion vi faras!FE.26 Ho, mia kor’!FK.303

Ho estas uzata aparte ofte che alvokoj por plivigligi au pliseriozigi: Al Vi, ho potenca senkorpa Mistero!OV.589 Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo.FE.21 Ho estas ankau ofte kombinata kun aliaj ekkriaj vortetoj: ho ve, he ho...

Hura «

Per hura oni esprimas ghojon, aprobon, entuziasmon k.s.: Chiuj aplaudis kaj laute aprobis, kaj Knut kriis “hura!”FA3.61 Legu ankau pri la formo hu ra°.

Nu «

Nu esprimas, ke sekvos io aparte atentinda. Ghi estas uzata en multaj diversaj manieroj. Alvoko: Nu, mia filino?” – “Jes, patrino.”FE.21 Nu, Alfred”, ekkriis la doktoro, “kion Vi diros al tio chi?”BV.30 Malpacienco: Nu, iru pli rapide!FE.26 Nu, nu malsaghulo, chesu!Rz.24 Konsento, koncedo: Nu, bone, bone!Rt.12 Nu do, venu, se vi vere insistas. Fino de interparolo: Nu, bone do, tial ni iru!Rt.30 Nu, bonan nokton!H.2 Surprizigho: Nu! Kiu supozus ion tian? Nu, mi neniam atendis tion! Dubo, hezito: Nu, kiel nun, Anton Antonovich?Rz.15 Klarigo: Nu! Tion kauzis difekto en la hejtilo. Rezignacio: Nu, tia estas la vivo. Nu, kion fari? Konsolo: Nu, nu! Ne ploru!

Ve «

Per ve oni esprimas kordoloron au bedauregon pro malfelicho: “Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo”.FE.21 Ho ve al ni, ke ni pekis!Pk.5 Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radshiritaj, kvaronigitaj!Rt.66 Ve povas ankau montri minacon al alia persono: Tiam ve al vi estos, se vi movos viajn shultrojn au faros malkontentan mienon.Rt.41 Ve estas” [...] “al la viro, se virino kuraghas lin kritiki.”Gm.52 Veo = “plenda ekkrio”, hejmveo = “nostalgio (pri la hejmloko)”, ve(ad)i = “plende kri(ad)i, lamenti”.