PMEG 2023

14.2.1. Tabelvortoj je AM

kiam en kiu tempo, en kiu fojo
tiam en tiu tempo, en tiu fojo
iam en iu tempo, en iu fojo
chiam en chiu tempo, en chiu fojo
neniam en neniu tempo, en neniu fojo

Kiam «

  • Sed kiam tio okazis?FA2.48 Demanda kiam pri tempo pasinta.

  • Kaj kiam vi reiros?Rt.76 Demanda kiam pri tempo estonta.

  • Li skribis al mi, ke li intencas ghin eldoni, sed li ne skribis ankorau kiam li ghin eldonos.OV.493 Demanda kiam (subfraza demando) pri estonta tempo.

  • En unu tago, kiam shi estis apud tiu fonto, venis al shi malricha virino.FE.15 Rilata kiam.

  • Kiam mi venis al li, li dormis.FE.20 Rilata kiam.

Tiam «

  • Mi ghin vidis unu minuton, sed mi tiam estis ankorau dormanta!FA2.137 Tiam montras la antaue diritan minuton.

  • Post la kongreso mi estos morale pli libera, kaj tiam mi povos plenumi la deziron de la Pariza Grupo.L1.158 Tiam montras la antaue menciitan estontan tempon.

  • Li vekighis nur tiam, kiam la suno levighis.FA1.62 Tiam almontras la postan kiam-frazon.

  • Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.FE.22 Tiam almontras la antauan kiam-frazon.

Iafoje kiam cheestas rilata kiam-subfrazo, tiam povas esti forlasata. Legu ankau pri chi tiam.

Iam «

  • Shajnas al mi, ke chi tiun vizaghon mi jam iam vidis!FA2.111 Iam reprezentas nedifinitan pasintan tempon.

  • Neniu iam gustumis tian supon.FA3.126 Iam reprezentas iun ajn pasintan tempon.

  • Shi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis.FA1.53 Iam reprezentas iun ajn pasintan tempon.

  • Morti iam vi ja devas.FA2.136 Iam reprezentas nedifinitan estontan tempon.

Chiam «

  • Oni diras, ke la vero chiam venkas.FE.16 Chiam = en chiu tempo, chu pasinta, chu estanta, chu estonta.

  • Li chiam diradis al mi la veron.FE.24 Chiam = en chiu pasinta tempo.

  • Tiu chi grava tago restos por mi chiam memorinda.FE.41 Chiam = en chiu estonta tempo.

  • Karaj infanoj, estu chiam honestaj!FE.20 Chiam = en chiu estonta tempo.

  • La filino iris, sed chiam murmurante.FE.19 Chiam = dum la tuta irado.

Neniam «

  • Bona koro neniam farighas fiera.FA2.41 Neniam = neniu tempo, chu pasinta, chu estanta, chu estonta.

  • Tion chi mi neniam supozis.FA1.108 Neniam = neniu ajn pasinta tempo.

  • La kolo de botelo neniam poste povis forgesi tiun solenan momenton.FA3.108 Neniam = neniu tempo post tiam.

  • Li pensis pri la malgranda charma dancistino, kiun li plu neniam vidos.FA1.156 Neniam = neniu estonta tempo.

Okazoj, kondichoj «

AM-vortoj povas ankau montri okazon au kondichon. Tiuj du nuancoj ofte miksighas:

  • La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj au objektoj konataj.FE.27 Montra tiam kaj rilata kiam pri okazoj.

  • Tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ghin fumas, estas cigaringo.FE.40 Rilata kiam pri okazoj.

  • Se efektive estas tiel, tiam ni shin serchu.FA3.79 Kondicha tiam, kiu almontras la antauan se-frazon.

  • Rompu la murojn inter la popoloj, [...] kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestajhoj, kiujn ni nun vidas.OV.370 Tiam = sub tiu kondicho, ke ni rompos la murojn.

Por enkonduki subfrazon, kiu montras nuran kondichon sen tempa au okaza nuanco, oni ne uzu kiam, sed se.

Rolvortetoj antau AM-vortoj «

AM-vortoj estas ankau uzataj kun tempa rolvorteto, kiu shanghas la signifon:

  • Tie trovighu almenau nova fresha funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por chiam siajn okulojn.FA3.146 La esprimo por chiam montras, ke la sekvoj chiam restos. La fermado de la okuloj estas nur momenta, sed la sekvo, la fermiteco de la okuloj, estos eterna.

  • Mi estis maldungita en 1960. De tiam mi restas senlabora. De tiam = de tiu tempo.

Kiam rolvorteto aperas antau demanda kiam, ghi montras la frazrolon de la vorto kiam:

  • Ghis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne auskultos [...]?Hhb.1 Ghis kiam = ghis kiu (estonta) tempo.

  • Shi demandis, de kiam vi loghas chi tie. De kiam = de kiu (pasinta) tempo.

Sed kiam rolvorteto aperas antau rilata kiam, ghi chiam montras la rolon de la tuta subfrazo:

  • Post kiam li manghis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon.Rgh1.13 Post la manghado kaj la trinkado oni selis la azenon.

Legu pli detale pri tempaj rolvortetoj antau rilata kiam en la klarigoj pri rilataj subfrazoj.

Demandoj pri horo «

Se oni demandas precize pri horo, oni ne uzas kiam, sed la vicordan demandvorton kioma.

Vortfarado «

  • Tiama k.t.p. = “tia, ke ghi ekzistis (au ekzistos) tiam”: Mi bone konis la tiaman prezidanton de la klubo.

  • Iama = “iam antaue ekzistinta, eksa”. Iama estas uzata nur pri pasinta tempo: Li estas iama fiancho de mi. / Ili loghas en iama lernejo.

  • Chiama = “ekzistanta en chiu tempo, en chiu okazo”: La boneco de Dio estas chiama.Ps.52 Tio chi estas ja mia chiama deziro.Rt.39

  • Porchiama = “tia ke ghiaj sekvoj dauros por chiam, tia ke ghi dauros por chiam”: Mi volas diri al vi porchiaman adiau.FA1.76 Tio estas ilia porchiama posedajho.Lv.25

  • En la tago de la sankta Neniamo.PE.642 (= En tago, kiu certe neniam venos.)

Malnovaj formoj «

Komence la tempaj tabelvortoj finighis per AN: kian, tian, ian, chian, nenian. Zamenhof lasis unujaran periodon, dum kiu oni povis proponi shanghojn en Esperanto. Post tiu jaro la sola shangho, kiu estis farita, estis shangho al AM-vortoj pro la risko de konfuzo kun tabelvortoj je A + N-finajho. La AN-vortoj ne estas plu uzeblaj, sed oni povas ilin renkonti en tekstoj de tiu unua jaro: Kian mi havos vian respondon, mi sendos al vi la libreton.UL.21 Tio chi estas la sola iam okazinta reformo en Esperanto.