PMEG 2023

14.3.19. Tro

Tro = “pli ol devus esti”. Tro plifortigas la signifon de A-vortoj, E-vortoj, E-vortecaj vortetoj kaj verboj. Tro preskau chiam staras antau tio, kion ghi priskribas kaj plifortigas:

  • La tro multa parolado lacigas lin.FE.40 Li parolis pli ol li devus.

  • La pordo estis tro malalta.FA3.149 Ghi devus esti pli alta.

  • Kiu tro multe deziras, nenion akiras.PE.628 Pli multe da deziro ol devus esti, au pli multe ol sufichus.

  • Shvarcvalda horlogho kun plumbaj peziloj faradis “tik-tak” kaj chiam iris tro frue.FA2.120 Ghi chiam montris horon pli fruan ol vere estis.

  • Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.M.192

  • Se sako tro plenighas, ghi baldau disshirighas.PE.885

Tro + klariga esprimo «

Tro ofte aperas kun klariga esprimo, kiu montras, kiel estus, au kio povus okazi, se la troeco ne ekzistus. La klariga esprimo povas esti subfrazo kun ke au por ke. Tiaj subfrazoj havas normale chefverbon en U-formo, malofte en US-formo:

  • Ilian domon [...] oni [...] malkonstruis, char ghi estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ghin stari.FA3.23 Se la domo ne estus tiel kaduka, oni povus lasi ghin stari.

  • Farighis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antau plena noktigho atingi la urbon au veni returne hejmen.FA1.14

  • Shi estis tro pia kaj senkulpa ke la sorcha arto povu havi forton sur shi.FA1.161

  • La aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistajho tie povu vivi.FA1.127

  • La ideo de lingvo tutmonda estis tro altiranta, por ke la homoj tute rifuzighus je ghi.OV.259

La klariga esprimo povas ankau esti por + I-verbo:

  • Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion audi.BV.77 Se ne estus tiel mallume, oni povus malproksime vidi. Se ne estus tiom da bruo, oni povus ion audi.

  • Ghi ne estos tro malfacila por traduki.M.127 Se ghi estus pli malfacila, oni eble ne povus ghin traduki.

Maltro, ne tro «

Maltro = “malpli ol devus esti, malsufiche, ne sufiche”: Karlo tro manghas kaj maltro ekzercas sin. Ni havas maltro da manghajhoj.

Ne tro estas ofte uzata en speciala maniero. La efektiva senco estas maltro, ne sufiche. Oni uzas ne tro por iel mildigi la diron, au por doni ironian nuancon: Li havas cerbon ne tro potencan.PE.756...cerbon ne sufiche potencan.

Memstara tro «

Anstatau tro multe oni ofte uzas nur tro. Tiam tro povas roli O-vortece, kaj povas esti priskribata de da-esprimo:

  • Tro da kuiristoj kachon difektas.PE.433Tro multe da kuiristoj...

Vortfarado «

  • Troa = “en tro granda kvanto, en tro alta grado”. Oni uzas troa anstatau tro por priskribi O-vorton: Troa festeno estas veneno.PE.1076 Troa petolo estas danghera por la kolo.PE.973 Li achetis troan multon da luksajhoj....tro multe da luksajhoj. Iafoje oni vidas la formon *tro multo*, sed tro ne povas priskribi O-vorton. Oni diru troa multo, au pli normale tro multe.

  • Troi = “esti troa”: Troas mia am’! La verbo troi estas sufiche malofta, kaj aperas precipe en poezio k.s.

  • Troigi = 1. “shajnigi ke io estas pli granda, pli ampleksa, pli danghera... ol ghi vere estas”: Vi troigas, mia kara.M.152 Kiam shi rakontas pri siaj aventuroj, shi chiam troigas, ech ne duono estas vero. 2. “fari tiel ke io estu troa”: Kiam li trinkas alkoholajhojn, li chiam troigas, kaj farighas tute ebria.