PMEG

Gramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj ceteraj /

14.3.17. Tamen

Tamen = “malgrau tio, kontraue al tio”. Tamen montras kontraston al jam esprimita afero:

Ofte la kontraston jam montras sed. Tiam tamen ne estas necesa. Ghi nur plifortigas la kontraston.

Ofte la malhelpajho estas esprimita per kvankam-frazo. Ankau tiam tamen ne estas necesa, sed povas helpi al klareco: Kvankam la pasintaj tagoj povis shin prepari al tia sorto, ghi tamen estis surprizo.[M.111] Kvankam = “malgrau tio ke. Tamen = “malgrau tio”. La vorteto kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras malhelpajhon. Tamen reprezentas antaue diritan malhelpajhon.

Iuj uzas tamen kiel pozitivan respondvorton che neaj demandoj.