PMEG 2023

14.3.1. Tabelvortoj je AL

kial pro kiu kauzo, pro kiu motivo, pro kio
tial pro tiu kauzo, pro tiu motivo, pro tio
ial pro iu kauzo, pro iu motivo, pro io
chial pro chiu kauzo, pro chiu motivo, pro chio
nenial pro neniu kauzo, pro neniu motivo, pro nenio

Kial «

  • Kial vi ploras?M.39Pro kiu kauzo vi ploras? Demanda kial.

  • Kial vi ne respondas al mi?FE.20Pro kiu motivo vi ne respondas al mi? Demanda kial.

  • Kial ne sekvi la belon kaj ghojon!FA1.194Pro kiu kauzo mi ne sekvu la belon kaj ghojon! Kial estas chi tie demanda, sed la parolanto kvazau demandas al si mem. Li ne volas respondon.

  • Shajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon.M.32...mi komprenis, pro kiu kauzo la viroj... Kial en demanda subfrazo.

  • Ne demandu kial.BV.77 Kial en demanda subfrazo draste mallongigita. La kunteksto montras, ke la plena frazo estas: Ne demandu, kial vi foriru.

  • Jen estas la kauzo, kial mi, malgrau mia plej granda deziro, ne povas resti en Parizo pli longan tempon.L1.160 Rilata kial. Oni povus ankau diri: ...la kauzo, ke mi ne povas... La ebloj uzi kial kiel rilatan vorton estas tre limigitaj.

  • Shia patrino insultis shin, kial shi revenis tiel malfrue de la fonto.FE.17Shia patrino insultis shin (demandante): “Kial vi revenis tiel malfrue de la fonto?” La kial-frazo montras la motivon, ke la patrino insultis, sed samtempe ghi estas demando. Kial estas chi tie do ia mikso de demanda kial kaj char. Temas pri formo de nerekta parolo.

Tial «

  • Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.FE.9...kaj pro tiu kauzo mi batas Aleksandron. Tial reprezentas la antauan frazon.

  • Tiu chi libro havas sesdek paghojn; tial, se mi legos en chiu tago po dek kvin paghoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.FE.14

  • Hodiau estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.FE.34

  • En la kota vetero mia vesto forte malpurighis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston.FE.39

  • Chiuj shatis Esperanton ne tial, ke ghi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, ech ne tial, ke ghi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ghi alproksimigas iliajn korojn.OV.373 Chiu el la tri tial reprezentas postan ke-frazon.

Rimarku la diferencon inter tial kaj char. Char enkondukas subfrazon, kiu montras kauzon. Tial reprezentas kauzon. Anstatau char oni povas uzi tial ke: Shi estas bela. Tial mi amas shin.Mi amas shin tial, ke shi estas bela.Mi amas shin pro tio, ke shi estas bela.Mi amas shin, char shi estas bela. Sed iafoje oni uzas tial kaj char samtempe por plia klareco.

Ial «

  • La mondo ial rigardas ilin senkonfide.M.1La mondo pro iu kauzo rigardas...

  • Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis!M.145

  • Mi vin ial ankorau ne konas.M.11

Chial «

  • Vi demandas, kial mi amas vin. Mi respondas: chial!...pro chiuj kauzoj! En la praktiko chial estas apenau uzata.

Nenial «

  • Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi.OV.77...mi pro neniuj motivoj povus aprobi.

  • Vi povus inciti lin kiom ajn. Li nenial kolerus....li pro neniu kauzo kolerus.

Nenial estas en la praktiko tre malmulte uzata.

Oni diskutis, chu estas eble uzi nenial kun la signifo “senkauze”. Tiam ghi ne havus nean efikon sur la verbo: Shi ridis nenial.Shi ridis senkauze. (Shi ja ridis, sed sen motivo.) Ekzistas tamen Fundamenta regulo, ke NENI-vortoj neas la verbon. Nenial oni faru escepton por nenial. La frazo Shi ridis nenial povas do nur signifi, ke shi ne ridis (kia ajn estus la kialo por ridi). Uzu je bezono sen kauzo, senkauze, senmotive au simile por la alia senco: Li batis min senkauze. (Li ja batis min.) Nenial li batos vin. (Li ne batos vin.)

Vortfarado «

  • Kialo = “kauzo, motivo”: Mi ne komprenas la kialon de tio. La vorto kialo ne estas bazita sur demanda kial, sed sur la rilata uzo de kial: la kauzo, kial mi agis tiel la kialo de mia agado.

    Noto: Iuj opinias, ke kialo estas mallogika vorto, char ne temas pri demando. Ili ne komprenis, ke kialo estas bazita sur la rilata signifo de kial. Anstataue iuj el ili uzas *tialo*. Sed kialo vere estas tute logika vorto. Oni povas simile formi ekz. kieo (la loko, kie io estas), kielo (la maniero, kiel oni ion faras) k.s.