PMEG 2023

14.3.13. Mem

Identeca mem «

Identeca mem staras post vorto, kaj montras, ke oni parolas ghuste pri tiu afero, ne pri alia. Mem atentigas pri la identeco de la afero. Identeca mem plej ofte staras post personaj pronomoj, sed ankau post aliaj O-vortecaj vortetoj, post difinitaj O-vortoj au post propraj nomoj:

  • Mi longe interne batalis kun mi mem.L2.186 Mi ne batalis kun alia persono (au aliaj personoj), sed kun mi. La aldona mem emfazas tion.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.FE.18

  • Mi zorgas pri shi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed shi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.FE.18

  • Mi kredeble ne povos veni al vi hodiau, char mi pensas, ke mi mem havos hodiau gastojn.FE.41

  • Mi ech mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo.LR.100B Mem rilatas al mi, kaj ech emfazas mem.

  • Kiu kritikas kuraghe, [tiu] mem agas malsaghe.PE.252 Mem rilatas al subkomprenata tiu.

  • Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, char fiziko estas la nomo de la scienco mem.FE.32

  • Ili ne forgesu, ke tio chi estus danghera por la afero mem.DL.12

  • La knabo staris respektege, kvazau li staris antau la regho mem.FA3.73

  • En la mezo mem de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo.FA1.142

  • Kiam mi furiozas, mi farighas kiel Satano mem.Rn.31

  • Pli pene observinte la vizaghon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem.BV.78 Mem plifortigas la signifon de neniu alia.

Senhelpa mem «

Mem ankau povas signifi “sen helpo de alia, per propra volo, sen ekstera devigo”. Kun tia signifo mem povas lokighi libere en la frazo:

  • Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19 Mi ne intencas helpi vin.

  • Li mem foriris, li ne estis forvokita!FA1.145 Li iris propravole.

  • Li devis mem brosadi al si siajn botojn.FA1.8 Neniu alia faris tion por li.

  • La laboristino [...] forighis de chi tie mem kaj propravole.M.171 Shi forighis sen devigo kaj pro propra volo.

Vortfarado «

  • memo = “(mensa) persono konscia pri si mem kaj pri sia propra individueco”: La animo de la individuo estas la sidejo au loko de lia au shia personeco, memo kaj konscio.

Mem estas ofte uzata prefiksece en kunmetajhoj kiel memvole, memestimo k.s.