PMEG

Gramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj ceteraj /

14.3.12. Kvazau

Kvazau = “proksimume, shajne, iamaniere, lauaspekte”. Ghi montras nerealecon, shajnon:

Kvazau povas esti nuancilo de O-vorta frazparto montrante, ke ghi estu komprenata nur kiel shajno. Chi tia kvazau staru ghuste antau tio, al kio ghi rilatas:

Preskau kaj kvazau «

Ne konfuzu kvazau kun preskau. Kvazau montras nerealecon, ke io shajnas ia, kvankam ghi vere estas (tute) alia. Preskau montras nesufichecon (malgravan), ke io estas ja tiaspeca, sed ke mankas iomete: Li estis kvazau pikita per ponardo. Shajnis kiel ponardopiko, sed tute ne estis. Li estis preskau pikita per ponardo. La ponardopiko maltrafis lin.

Enkondukilo de subfrazo «

Kvazau ankau estas enkondukilo de subfrazo: En la ventro estas tia krakado, kvazau tuta regimento ekblovus trumpetojn.[Rz.21] Ni shajnigu, kvazau ni tute ne scias, kia homo li estas.[Rz.32]

Komparilo «

Kvazau povas ankau enkonduki komparajn esprimojn simile al kiel: La varmo de la chambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis shin kvazau drinkajho.[M.148]

Kiel se «

En la plej unua tempo kvazau ankorau ne ekzistis. Tiam oni uzis anstataue kiel se au nur kiel, sed nur por enkonduki subfrazojn.