PMEG

Gramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj ceteraj /

14.3.11. Jen

Jen servas por altiri la atenton al io, por prezenti ion, = “rigardu chi tion!, rigardu chi tie!, atentu chi tion!, auskultu chi tion!” kaj simile:

Ofte jen anstatauas chi tie, iafoje ghi anstatauas tio, tiu, tiam au simila esprimo, chiam aldonante sian atentigan nuancon:

Jen... jen havas specialan signifon.

Vortfarado «

Jene = “chi tiel kiel mi jen montros”: La demando, kiun ni metis, devas esti respondita jene: [...][OV.108]

Jena = “tiu chi kiu jen sekvas, tiu chi kiun mi jen donas au montras”: Mi finas do per la jenaj vortoj: [...][OV.46] Mi havas la intencon prezenti al la Akademio projekton de regularo pri la tri jenaj punktoj: [...][L2.212]

Jeno = “tio chi kio jen sekvas, tio chi kion mi jen donas au montras”: Al via demando mi povas respondi jenon: [...][OV.559] Por solvi la taskon vi bezonas la jenon:...

Oni iafoje hezitas, chu uzi la antau jena kaj jeno. Ili similas lau la signifo al tabelvortoj je TI, antau kiuj oni neniam uzas la, sed jena kaj jeno estas ordinaraj A-vorto kaj O-vorto, kaj do devus akcepti la. En la chi-antauaj ekzemploj la iafoje aperas, alifoje ne. En la praktiko tio ne gravas. Oni povas agi lauplache.

Jene, jena kaj jeno montras ofte antauen al io, kio sekvos. Tabelvortoj je TI montras kutime reen al io, kio jam estas dirita: Karlo, Elizabeto kaj Petro. Tiuj estas miaj amikoj. / Miaj amikoj estas la jenaj: Karlo, Elizabeto kaj Petro. Tio tamen ne estas regulo. Vidu chi-antaue la Zamenhofan ekzemplon pri beleco, mildeco k.t.p., kiu kontrauas la kutimon.