PMEG

Gramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj ceteraj /

14.3.10. Ja

Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la dirajho:

En pozitivaj frazoj ja estas la malo de ne. Ghi emfazas, ke la frazo estas pozitiva. Sed ja povas ankau esti uzata kune kun nea vorto. Tiam ja akcentas la neadon:

Ne konfuzu ja kun jes, kiu estas pozitiva respondvorto. Iafoje oni emfaze respondas per Jes ja! Tiam ja rilatas al subkomprenata chefverbo, ekz.: Jes, tiel ja estas. Oni ne uzas *Ja jes!*, char ja ne emfazas jes, sed la chefverbon de tiu pozitiva frazo, kiun jes reprezentas.