PMEG

14.3.9. Ech

Ech montras, ke io estas surpriza, ke oni ne atendus, ke ghi validas:

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ech antau nia nazo.FE.33 Oni povus supozi, ke almenau antau la nazo oni ion vidus, sed ne.

  • Timulo timas ech sian propran ombron.FE.37 Estas surprize, ke li timas sian propran ombron, sed tiel ja estas.

  • Li estas tre kredema: ech la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.FE.41 Oni supozus, ke almenau tiajn aferojn li ne kredus.

  • Li estas tre purema, kaj ech unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.FE.41

  • Per unueco ni pli au malpli frue nepre venkos, ech se la tuta mondo batalus kontrau ni.OV.410

La pozicio de ech «

Ech staru chiam ghuste antau tio, kion ghi koncernas. Vidu ekzemplojn chi-antaue. Sed, kiam ech rilatas al subfrazo kun se, Zamenhof ofte metis ech post se, vershajne por bonsoneco. Tio estas iom mallogika, sed char miskompreno praktike ne eblas, ne necesas kondamni tian uzadon:

  • La fundamento de nia lingvo devas esti absolute netushebla, se ech shajnus al ni, ke tiu au alia punkto estas sendube erara.FAnt.47