PMEG
14.3.8. Do
Do montras, ke la dirajho iel estas konkludo au sekvo de antaua afero:
Vi vidas do, [...] ke vi ne devas kulpigi min.[M.90]
Mi finas do per la jenaj vortoj: [...][OV.46]
Ha, kia fripono li do estas![Rz.70]
Pli klare konkluda estas sekve: La surtuto estas achetita de mi, sekve ghi apartenas al mi.[FE.25]
Do estas ankau uzata kiel emfaza vorto en demandoj kaj ordonoj. Iafoje la konkluda signifo restas, alifoje la nuanco estas nur emfaza:
Kio do farighis kun la gesinjoroj?[FA3.31]
Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?[M.31]
Kial do ili manghas kaj mi ne manghas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne povas ankau? Chu ili ne estas tiaj samaj vojaghantoj kiel mi?[Rz.27]
Nu, venu do al mi post unu horo... bone?[M.146]
Nu, audu do, vi faru jenon: [...][Rz.18]
NPIV kaj PAG proponas je bezono uzi do por montri, ke subfraza KI-vorto estas demanda, kaj ne rilata: Rigardu tra la fenestro, kiu do trovighas tie. = ...por vidi, kiu trovighas tie. (Se kiu estus rilata, la signifo estus: ...tra la fenestro trovighanta tie.) Tio povas ofte funkcii, sed ankau konkluda do povas iafoje aperi che rilata KI-vorto, ekz.: Li scias nur la Anglan lingvon. Lian demandon, kiu do estos farata en la Angla, mi poste interpretos en Esperanton. Malgrau do la KI-vorto kiu estas chi tie rilata, ne demanda.
