PMEG
14.3.4. Ajn
Ajn montras emfaze nedifinitecon au indiferentecon. Ajn estas uzata kune kun tabelvortoj, chefe kun rilataj KI-vortoj, sed ankau kun I-vortoj kaj CHI-vortoj, iafoje kun NENI-vortoj. Ajn chiam staras post la koncerna tabelvorto:
Mi kondukos vin al shi, kie ajn shi estos trovebla![FA3.79] Ne gravas, kie shi estas trovebla.
Kiu ajn shi estos, mi deziras al shi felichon![BV.45] Ne gravas, kiu shi estos.
Kiel ajn senbrua kaj trankvila ghi [la maro] estis, chiam tamen che la bordo estis negranda movighado.[FA1.106] Ech se estus tute senbrue kaj trankvile, estus tamen negranda movigho che la bordo.
Kiom ajn mi petis lin, ne helpis petoj, nek minacoj.[Gm.63]
Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ghis mi revenos, kiam ajn tio chi farighos.[BV.74]
Chiam ajn vi estas bonvena che mi. Venu, kiam vi volas.
Kial shi forlasis tiun lokon, en kiu shi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?[M.177] Sen tiu loko tute mankas eblo.
Nenion ajn mi diros. Absolute nenion.
Antau ajn Zamenhof, pro influo de naciaj lingvoj, kelkfoje uzis rilatan KI-vorton, kiam pli logike estus uzi CHI-vorton au I-vorton. Se ne temas pri enkonduko de subfrazo, CHI-vorto au I-vorto estas preferinda. Mi konsentas akcepti kian ajn pagon.[M.66] Pli bone: ...chian ajn pagon au ...ian ajn pagon.
Noto: Iafoje oni eble povus uzi ajn ne tuj post la tabelvorto, sed post O-vorto, kiun la tabelvorto priskribas. Tiam ajn farighus pli emfaza pro la malkutimeco de la konstruo: Protestis neniu homo ajn. Tio estas tamen ankorau apenau uzata.
Vortfarado «
Ajna = “chiu ajn, iu ajn, arbitra”: Li legus ajnan stultan libron. (= Li legus chiun/chian ajn stultan libron.) Prenu ajnan nombron. (= Prenu chiun ajn nombron.)
