PMEG 2023

9.1.4. La – specoj

Ofte O-vorto estas uzata por paroli pri speco, por diri kia io estas. Oni povas tion fari en diversaj manieroj: sen la, kun la, unu-nombre au multe-nombre. Ofte oni povas uzi chiun ajn manieron lauplache au lau la stilo.

Speco kvazau nekonata individuo «

Plej ofte oni ne uzas difinilon, kiam oni parolas pri speco. Oni kvazau rigardas la specon kiel unu nekonatan individuon, au kiel individuon, kies identeco ne gravas. Oni prezentas specojn sen difinilo, kiam la dirajho validas, chu pri chiuj de la speco, chu pri unuopa membro de la speco:

  • Leono estas besto.FE.5 Oni volas diri, ke leono estas unu el la multaj bestospecoj, ne plantospeco au alia afero. La ideo validas, chu oni pensas pri chiuj leonoj kune, chu oni pensas pri unuopa leono.

  • Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.FE.5 Temas pri specoj, ne pri individuoj.

  • Karlo estas kuracisto. La vorto kuracisto ne servas por identigi, sed por diri, kian profesion havas Karlo.

  • Elizabeto estas patrino de tri infanoj. La frazparto patrino de tri infanoj estas uzata ne por montri, kiu Elizabeto estas, sed por informi, kia homo shi estas.

  • Tio estas shtono. Oni ne volas diri, ke tio estas certa individua shtono, sed oni volas informi, ke tio apartenas al la speco shtonoj.

  • Gitaro estas instrumento kun ses kordoj. Oni parolas ghenerale pri speco de instrumento.

  • Vi vere loghas en bela apartamento! La frazparto bela apartamento ne servas por identigi certan apartamenton, sed por montri, kia estas la loghejo.

  • Akvo bolas je cent gradoj. Oni ne parolas pri certa kolekto de akvo, sed pri la substanco akvo ghenerale.

  • Chevalo estas pli utila ol hundo. Temas pri du bestospecoj.

Speco kvazau konata individuo «

Iafoje oni rigardas specon kiel unu imagan konatan individuon, kaj uzas la. Tio estas sufiche ofta en formala au filozofieca stilo. En tiaj okazoj temas klare pri la tuta speco:

  • La gitaro estas tre populara instrumento. Oni prezentas instrumentospecon kvazau temus pri unu certa konata instrumento. Au: Gitaro estas...

  • La kato preferas varman klimaton. Oni prezentas bestospecon kiel unu konatan individuan beston. Oni ankau povus diri: Kato preferas...

  • La urso trovighas kaj en Europo kaj en Ameriko. La dirajho ne povus validi pri unu sola urso. Tial ne diru: *Urso trovighas kaj en Europo kaj en Ameriko.*

  • La lupo estas formortanta en Europo. La tuta bestospeco estas malaperanta. Oni do ne povus diri: *Lupo estas formortanta en Europo.* La celita signifo validas nur, se oni pensas pri chiuj lupoj en Europo.

  • Kian profiton havas la homo de chiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?Pr.1 La homochiu homo, la homoj, chiuj homoj, la homaro.

  • La saghulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaghulo iras en mallumo.Pr.2 La saghulochiuj saghuloj. La malsaghulochiuj malsaghuloj.

  • En la printempo la glacio kaj la negho fluidighas.FE.39 La printempochiuj printempoj.

  • La invento de la rado revoluciis la mondon.

Se oni chi tiel prezentas specon uzante la, oni devas atenti, ke ne estighu konfuzo, chu oni parolas pri efektiva individuajho, au pri speco prezentata kvazau individuajho.

Se O-vorto aperas kiel perverba priskribo, oni nepre ne uzu la, se temas nur pri speco: Karlo estas advokato. Se oni diras Karlo estas la advokato, tiam la signifo estas “Karlo estas tiu certa advokato, kiun vi konas” au “Karlo estas tiu advokato, pri kiu ni nun parolas” au simile.

Speco prezentata multe-nombre «

Se temas pri nombrebla afero, oni ankau povas prezenti specon per multe-nombra vorto. Kiam oni parolas pri specoj, la diferenco inter unu-nombro kaj multe-nombro ofte estas malgrava:

  • Leonoj estas bestoj.Leono estas besto.

  • Rozoj estas floroj kaj kolomboj estas birdoj.

  • Angloj ghenerale parolas pli malrapide ol hispanoj.

  • Ursoj trovighas kaj en Europo kaj en Ameriko.

  • Gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.

  • Chevaloj estas pli utilaj ol hundoj.

Sed oni ne diru: *Karlo estas kuracistoj.* Karlo estas nur unu homo, kaj li ne povas esti pluraj kuracistoj.

Oni ankau povas uzi multe-nombran vorton kun la, se temas emfaze pri la tuta speco. Sed nepre ne, se la O-vorto rolas kiel perverba priskribo:

  • La leonoj estas bestoj. Sed ne: *La leonoj estas la bestoj.*

  • La rozoj estas floroj kaj la kolomboj estas birdoj.

  • La angloj ghenerale parolas pli malrapide ol la hispanoj.

  • La ursoj trovighas kaj en Europo kaj en Ameriko.

  • La lupoj estas formortantaj en Europo. Temas klare pri la tuta bestospeco. Tial lupoj sen la ne taugas.

  • La gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.

  • La chevaloj estas pli utilaj ol la hundoj.