PMEG 2023

9.1.3. La – konateco

Konateco povas ekesti en diversaj manieroj.

Antaue menciita «

Normale io estas konata, char oni jam antaue menciis ghin. La tiam signifas, ke oni denove mencias ion jam antaue priparolitan. Neuzado de la signifas, ke oni enkondukas en la rakonton nova(j)n persono(j)n au afero(j)n:

  • Mi havas grandan domon. La domo havas du etaghojn. Che la unua mencio la auskultanto ankorau ne scias, pri kiu domo temas. Tial la parolanto ne uzas la. Che la dua mencio la parolanto aldonas la por montri, ke temas pri la jhus menciita domo. Se li tiam ne uzus la, la auskultanto devus supozi, ke temas pri alia domo ol la jhus menciita.

  • En tiu chi skatolo estas frukto. La frukto estas ronda. Unue frukto (sen la) enkondukas novan aferon. La auskultanto do scias, ke ekzistas frukto en la skatolo. Poste la parolanto povas daurigi paroli pri tiu sama frukto per la vortoj la frukto.

  • Mi havas tri infanojn. La infanoj ofte ghojigas min. La montras, ke temas denove pri la jam menciitaj infanoj.

  • Sur la strato iris tri viroj. Ili aspektis kiel friponoj. Subite la tri friponoj malaperis en bankon. Shajnis, ke la banko estas prirabota. Post la unua mencio de la tri viroj, kaj la informo, ke ili aspektas kiel friponoj, oni povas simple nomi ilin la (tri) friponoj. La frazparto la (tri) friponoj servas kiel okaza propra nomo de ghuste tiuj tri viroj. Post la unua mencio de la banko oni povas nomi ghin la banko.

Ne estas necese uzi precize la samajn vortojn por povi paroli pri la sama afero kun la:

  • Tre malproksime de chi tie [...] loghis regho, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj [...] iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro che la flanko.FA1.159 Kvankam oni unue mencias ilin per la vorto filoj, oni povas poste nomi ilin la (dek unu) fratoj. Oni senprobleme komprenas, ke estas la samaj homoj.

Nerekte menciita, divenebla «

Ofte io estas konata, char alia antaue menciita afero komprenigas ghian ekziston, au char la auskultanto havas la necesajn sciojn pri la mondo. Ofte oni antausupozas tre detalajn sciojn:

  • Mi achetis auton, sed la motoro ne funkcias. La motoro mem ne estas rekte menciita antaue, nur la auto, sed char chiu auto normale havas motoron, la auskultanto povas kompreni, ke temas pri la motoro de la jhus menciita auto. Oni povus ankau diri ghia motoro, kio estus ech pli klara.

  • Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la shlosilo sidas en ili.FA1.5 Unue la tri pordoj estas menciitaj. Pordo normale havas seruron, kaj por seruro normale ekzistas shlosilo. Oni do komprenas, ke la shlosilo estas la speciala shlosilo de chiu el la jam menciitaj pordoj.

  • Mi manghas per la busho kaj flaras per la nazo.FE.8 La auskultanto scias, ke la parolanto estas homo, kaj ke homo havas bushon kaj nazon. La busho kaj la nazo do egalas al mia busho kaj mia nazo. Oni povus eble forlasi la, sed tiam iomete sonus kvazau la parolanto dubus, ke la auskultanto scias, ke homo havas bushon kaj nazon.

  • Chiuj sonoriloj de la pregheja turo sonorvokis en la preghejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por auskulti la predikon.FA1.13 Antaue oni nur informis, ke la aferoj okazas en vilagho dimanche (temas cetere pri fabela vilagho, kiun la leganto do ne povas koni). Oni ne parolis antaue pri preghejo, pregheja turo, homoj, kantolibroj au prediko. La rakontanto tamen supozas, ke la leganto scias, ke en vilaghoj trovighas homoj kaj preghejo kun turo, kaj ke en dimancho la homoj iras al la preghejo, kie okazas prediko, kaj ke la homoj posedas kantolibrojn. La uzo de la-oj do diras al la leganto kvazau: “Vi ja scias, ke tiaj aferoj kutime okazas en vilaghoj dimanche.” Se oni rakontus tion chi al homo, kiu eble ne scias chion tion, oni ne uzus la.

Plene priskribita «

Frazparto povas havi priskribojn, kiuj komprenigas, pri kiu temas:

  • Jen kushas la chapelo de la patro.FE.8 La priskribo de la patro klarigas, pri kiu chapelo temas. Oni subkomprenas, ke ekzistas nur unu chapelo de la patro. Se oni ne uzus la, oni do devus supozi, ke ghi estas nur unu el pluraj chapeloj de la patro. Povas ankau esti, ke la auskultanto scias, ke unu el pluraj chapeloj apartenas al la patro (dum la aliaj apartenas al aliaj personoj), kaj ke nun la parolanto montras ghuste tiun chapelon.

  • Li sentis sin tiel malfelicha, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.FE.33 La subfrazo en kiu li estis naskita plene klarigas, pri kiu tago temas. Ja ne povas ekzisti pli ol unu tia tago.

  • Por la hodiaua tago mi ricevis duoblan pagon.FE.14 La vorto hodiaua plene klarigas, pri kiu tago temas.

  • La kanto de la birdoj estas agrabla.FE.9 La priskribo de la birdoj klarigas, pri kiu kanto temas. La birdoj havas la, char ili estas alimaniere konataj, eble char la auskultanto povas mem audi ilin.

  • Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi.FE.14 La subfrazo kiun vi pruntis al mi plene klarigas, pri kiu mono temas. Tamen povus esti, ke antaue okazis pluraj pruntoj. Tiam oni normale ne uzus la, char tiam la priskribo ne sufichus por identigi la prunton. Povus ankau esti tiel, ke la auskultanto jam forgesis pri la prunto. Se la parolanto scius tion, li ne uzus la.

  • Tio chi estis la unua fojo, ke shi nomis shin sia filino.FE.17 La priskriboj unua kaj ke shi nomis shin sia filino plene klarigas, pri kiu fojo temas. Sen la shajnus, ke ekzistus pluraj unuaj fojoj de tio, kvankam tio estus absurda.

Nomata «

Se post O-vorto aperas propra nomo kiel identiga priskribo, oni ordinare aldonas la antau la O-vorto, char propra nomo normale sufichas por plene identigi ion:

  • Mi vojaghis al la urbo Parizo. La nomo Parizo plene identigas la urbon.

  • La sufikso “um” ne havas difinitan signifon.FE.42 Per “um” oni rekte informas, pri kiu sufikso temas. La sufikso kvazau nomighas “um”.

Legu pli detale pri la kaj propraj nomoj kiel priskriboj.

Rekte vidata «

Afero povas esti konata pro tio, ke la auskultanto rekte vidas ghin, au alimaniere rimarkas ghin:

  • La domo estas vere bela. Tiel oni povas diri, kiam la interparolantoj ambau vidas la domon.

  • La floroj odoras tre bone. Tio estas ebla, kiam la auskultanto mem vidas au flaras la florojn, kaj do facile komprenas, pri kiuj floroj temas.

  • Atentu pri la shtono! La alparolato mem povas vidi la shtonon, au la parolanto almenau supozas, ke la auskultanto pro la averto rigardos kaj ekvidos la shtonon.

  • “Chu vi vidas tie la grandan arbon?” diris la sorchistino, montrante arbon, kiu trovighis apud ili.FA1.5 Temas ambaufoje pri la sama arbo. Unue parolas la sorchistino. La persono, al kiu shi parolas, povas mem vidi la arbon (shi ja ech fingromontras ghin). Tial la sorchistino uzas la. Poste parolas la verkinto de la fabelo, sed li ne uzas la, char la leganto ne povas vidi la arbon.

Ghenerale konata, unika «

Afero povas esti konata, char ghi estas tute unika, char ekzistas nur unu tia afero, au char ghi estas tiel elstara au speciala, ke povas temi nur pri ghi:

  • La chielo estas blua.FE.6 Chiuj scias, ke ekzistas chielo. Oni povas do nomi ghin simple la chielo.

  • La suno brilas.FE.5 Ja ekzistas multaj sunoj, sed kompreneble temas pri la suno de nia planedo. Ofte oni ech uzas la Suno (kun majusklo) kiel propran nomon de nia suno.

  • La filo de la regho [...] shin renkontis.FE.21 La parolanto supozas, ke la auskultanto scias, ke ekzistas regho en la priparolata lando. Pro la uzo de la la auskultanto komprenas, ke temas pri ghuste tiu regho. La auskultanto eble ne scias, kiom da filoj havas la regho, sed char la parolanto diris la filo la auskultanto povas kompreni, ke li havas nur unu filon (au eble nur unu atentindan filon), kaj ke ghuste tiu filo shin renkontis.

  • La prezidanto de Usono diris, ke... La parolanto supozas, ke la auskultanto scias, ke Usono havas shtatprezidanton, kaj nur unu. Pro tio oni povas nomi lin simple la prezidanto de Usono. Se oni dirus prezidanto de Usono sen la, tiam la auskultanto komprenus, ke temas pri iu el la antauaj prezidantoj de Usono, sed certe ne la nuna (char, se estus la nuna, oni nepre uzus la).

  • La europanoj ekkonis Amerikon en la dek-kvina jarcento. Supozeble chiuj scias, ke ekzistas europanoj. Supozeble chiuj ankau scias, ke ekzistis dek-kvina jarcento. Se tamen hazarde la auskultanto ne konus la europanojn, li tamen pro la uzo de la informighas, ke ekzistas nur unu tia grupo, kaj temas pri (pli-malpli) chiuj el ili.