PMEGGramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj tempaj /

14.2.9. Tuj

Tuj = “sen prokrasto, sen atendo”:

Loka tuj «

Tuj estas ankaux uzata kun loka signifo = “tute proksime, tute apude”. Iafoje tempa kaj loka signifoj miksigxas:

  • Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?[FA1.127]

  • Tuj malantaux si sxi auxdis viran vocxon.[M.12]

  • La monto malfermigxis, kaj la regxidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post sxi.[FA1.45] Kaj tempa kaj loka tuj.

Vortfarado «

Tuja = “tuj okazonta, okazinta, farigxonta, farigxinta” k.s.: Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.[FE.31]

Tuje estas pli akcenta formo de tuj: Li malaperis tiel tuje, ke neniu povis vidi kien.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:19 GMT)