PMEGVortfarado / Neoficialaj afiksoj / Neoficialaj prefiksoj /

39.2.12. KVER

“Transversa”. Iafoje uzata teknika prefikso: profilo kverprofilo = “transversa profilo”, sekco kversekco, fluto kverfluto. Normale oni uzas transversa, sed KVER estas agrable mallonga, kaj eble meritas ĝeneralan uzadon.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:16 GMT)