PMEG
42. Simboloj kaj mallongigoj
| ekz. | ekzemple |
|---|---|
| k.a. | kaj aliaj |
| k.s. | kaj simile, kaj similaj |
| k.t.p. | kaj tiel plu |
| p. | pagho |
| t.e. | tio estas |
| PMEG | Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko |
|---|---|
| PAG | Plena Analiza Gramatiko de Esperanto |
| NPIV | La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (kiam temas pri la antaua versio de tiu vortaro, ne uzighas mallongigo, sed la nomo Plena Ilustrita Vortaro) |
| → | farighas, estas shanghebla al (k.s.) |
|---|---|
| = | estas egala al, signifas |
| ≈ | estas proksimume egala al, signifas proksimume |
| | | limo inter vortelementoj (en klarigoj pri elparolo = mallongega pauzeto en la elparolo) |
|---|---|
| Apud | Majuskla vokalo montras akcenton en tiuj lokoj, kie temas pri akcentado. |
| [...] | Parto de frazo estas forlasita. Precipe temas pri Zamenhofaj ekzemploj, kiujn necesis mallongigi. |
| ekzemplo° | La vorto au vortelemento ne trovighas en NPIV. Por klarigo vidu la liston de novaj vortoj. |
|---|---|
| *ekzemplo* | La ekzemplo (au signifo) estas erara au tre malrekomendinda. |
| ekzemplo[FA1.153] | La ekzemplo estas Zamenhofa el Fabeloj de Andersen, la unua parto, pagho 153. Chiuj ekzemploj kun simila mallongigo estas Zamenhofaj. Vidu la liston de literaturo. |
