Persone

Vortoj

muziko & teksto: Martin

Vortoj, vortoj
El via bush’
Tien, reen
Per tiro kaj push’
Kelkaj monatoj forpasis
De l’ rugha autun’
Ni chiuj kredis je nova auroro
Sed nun...

Chu tenus vin plu la kred’
Dum la mondo disfalas?
Chu fumo de cigared’
Panikon vualas?

Vortoj, vortoj
Mi ne povas plu
Lasu nin fali
Al nigra tru’
Kaj eble en granda kaoso
Dum eta sekund’
Ni trovos ripozon, rifughon
De l’ pensa inund’

Chu tenus vin...

Chu tenus vin...

Chu tushus nin la susur’
Se la cerbo eksplodas?
Chu logus nin la futur’?
Futuro eksmodas