Persone

Trans torent’

muziko: Martin
teksto: Martin & Bertilo

Roso kushas sur beton’
De l’ shoseo
Mejloj cent per autobus’
Lia panaceo

Plena luno lumas shin
Atendanta
Kuras tra animo jam
Shia dubo hanta

Shirmu nin de pluv’ kaj vent’
Faru ponton trans torent’
Sed forgesu ne, sinjor’
Ponton inter kor’ kaj kor’

Alveninte al la cel’
Shia proksimo
Li daure estas same for
De shia animo

Shirmu nin...

Sidas en apartament’
Altekosta
Posedant’ kun varma korp’
Animo frosta

Kiam ajn lau la dezir’
Veturas li en
Auto au en jetavi’
Sed kien?

Shirmu nin...