Persone

Sola?

muziko & teksto: Martin

Bluaj tagoj, grizaj tagoj
Kun la familio
Nigraj noktoj, blankaj noktoj
Tro multe da viskio
Kaj realeca sent’
Aperas dum moment’

Kaj mi demandas min
Kiam mi estas kun shi
Chu mi estas sola?
Jes mi demandas min
Kiam mi estas kun shi
Chu mi estas sola?

Mi nur bonfartas en la kaoso
Dum vivo frapas vange
Mi nur felichas kiam mi ploras
Chu ne estas strange?
Kaj realeca sent’
Aperas dum moment’

Kaj mi demandas min
Kiam mi estas kun shi
Chu mi estas sola?
Jes mi demandas min
Kiam mi estas kun shi
Chu mi estas sola?