Persone

Reghoj de cindro

muziko & teksto: Martin & Bertilo

Marshas glora armeo
Estas la Eternulo kun vi
Subkalkane frakasighas la ostoj
De via malamik’

Char vi amas la landon
Vi ghin savas per mort’ kaj teror’
Forbruligas vilaghojn kaj urbojn
Sed mi petas vin:

Ho, demetu la glavon soifan
Ghi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reghojn de cindro
Kaj de plor’

Chu vi sentas fieron
Kreinte dezerton sen viv’?
Chu vi certas ke la historio
Vere dankos al vi?

Ho, demetu la glavon soifan
Ghi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reghojn de cindro
Kaj angor’

Via koro krias por sango kaj por vengh’
Sentoj kaj instinktoj vin pelas al batal’
Kie estas nun viaj pensoj kaj prudent’?
Chu ili ne audeblas tra la bruo de la shtal’?