Persone

Patro nia

muziko & teksto: Martin

Patro nia en chielo
Sur la alta dia tron’
Kiel strange vi distingas
Inter virto kaj malbon’

Mi nur estas simpla homo
Tial mi demandas vin
Kial malpermesi tion,
kio nur gajigas nin?

Lau skribajhoj vi elaudas
Preghon de sincera hom’
Kaj etendas vian manon
Sankta estu via nom’

Sed malsataj kiuj kredis
Je la etendita man’
Preghis vane dum jarmiloj
Nur por chiutaga pan’

De la sangaj batalkampoj
Tra la fumo kaj la fulg’
Vane kriis milionoj
Por kompato kaj indulg’

Pardonindas vi sinjoro
Nur pro unu bona trajt’
Nome via neekzisto
Ghi ja estas dia rajt’