Persone

Nur por la pano

muziko & teksto: Borje

Frumatene, lummalplene, lace, pene
La vekigho, ellitigho, ekstarigho
Matenmangho, kia arangho, nur orangho
Senprokraste, minutlaste, kure, haste

Al metroo mi rapidas
Tie jam silente sidas
Pleb’ gapanta oscedanta

Chiu tago, sama ago, por la pago
Rutine, mashine, senfine
Mi produktas, peno fruktas, la mashino ruktas
Mi konstruas, bore truas, shraubas kaj bruas

La mashin’ elektre zumas
Buntaj lampoj palpebrumas
Radoj iras, mi sopiras FOR!

Nur por la pano, nur por profito
Kontrau la sano, kontrau spirito

Manghopauzo, restajh’ sen sauco, kia nauzo
Kafoklacho, pri autacho, pri la macho
Pri virino, kaj pri vino, pri nikotino
La kunuloj, veraj nuloj, kun splenokuloj

Poste restas laco nura
Vestajharo tre malpura
Mankas forto, mankas tempo...