Persone

Mondo au mi

muziko & teksto: Martin

Lernu de la histori’
Demandoj kreskas el la respondoj
Chu vi antauvidis tion chi?
Jhus falis muroj, nun falas bomboj
Vorto kontrau vorto, viv’ por viv’
Lasas nin kun nigra perspektiv’

Mi ne postulas chiujn respondojn
Nek la klarigon al chio chi
Respondu nur tion: Kiu frenezas?
Chu la mondo au mi?

Milionuloj sen kompat’
Nur devus honti, sed fanfaronas
Lasas nin en povra stat’
Jes, nian mondon mi ne rekonas
Vorto kontrau vorto, viv’ por viv’
Lasas nin kun nigra perspektiv’

Mi ne postulas...

Finfine malkonstruis ni la muron
Sed kio estis do la sekva pash’?
Al chiu domo shlosi la seruron
Dividi la popolojn per fosajh’

Mi ne postulas...