Persone

Mejlojn for

muziko & teksto: Martin

Mi biciklas tra la urbo
Dum auroras la maten’
Mi resolas post la festo
Kaj dezertas la haven’

Frakasitaj boteloj kaj malplena skatol’
Bedaurindaj restajhoj de festo kaj petol’

Kaj chirkau la tagmezo
Kiam vekas min la son’
De la pluv’ al la fenestro
Mi rigardas al la plafon’

Kie estas la vivo, mi demandas al mi
Nur jenon mi scias: Ne estas tie chi

Multajn mejlojn for, trans la griza mar’
Trans la pluv’ kaj plor’

Kaj la chiutagoj pluas
Preterpasas kiel chen’
Kaj de apude mi rigardas
Iliajn ombrojn malantau la kurten’

Kie estas la vivo, mi demandas al mi
Chu mi lasu chion por vivi apud shi?

Multajn mejlojn for...