Persone

Maskobalo

muziko: Martin
teksto: Martin & Bertilo

Bonvenon al la granda maskobalo!

Bonan matenon!
Chu vi bonfartis en la songh’?
Bonan alvenon!
Al la vera mond’

Jen la realeco
Banchambre de spegul’
Rigardas vin kompate
Vizagh’ de sentaugul’

Vi havas taskon
Ne estas tempo por konsol’
Elektu la maskon
Por via hodiaua rol’

Armita per rideto
Vi iru al konker’
Malantau ghojtavolo
Kashighas la mizer’

Bonvenon al la granda maskobalo!
Miloj da ridetoj el paper’
Nenio estas vero en la halo
Sed aliflanke, kio estas ver’?

Jen la foiro
Kie vendatas chio ajn
Plena je miro
Gapas vi antau bril’ kaj shajn’

Vi kuras en la rondon
De l’ gaja maskular’
Dancanta por forfughi
De l’ frosto kaj amar’

Bonvenon...