Persone

Jam efikas la venen’

muziko & teksto: Martin

Chu mi vin rekonas, chu estas vi artist’?
Chu vi ludis la chefrolon en fabelo de ekzist’?
Se ne plu distingeblas inter grundo kaj chiel’
Rakontu por mi nun
Kiel trovu mi la kernon de pudel’?

Pensoj dum vekeco au songhoj dum la dorm’
La bildoj reaperas sed en chiam nova form’
La grundo shajnas mola sed duras la aer’
Kaj memoro de vojagh’
Susuras en la kap’ kiel paper’

Jam efikas la venen’
Kaj mi lante glitas for al la malplen’
Vocho sonas kun mallaut’
Dum io grincas en la ost’
Io krias sub la haut’

Kunmetita verso alveninta per leter’
Transiras la abismon inter shajno kaj la ver’
Ekprenas mian manon kaj tiras min al si
Chu barakti por la viv’
Au fluigi ghin tra mia arteri’?

Jam efikas la venen’
Kaj mi lante glitas for al la malplen’
Vocho sonas kun mallaut’
Dum io grincas en la ost’
Io krias sub la haut’