Persone

Folioj en la vent’

Ni daurigas nian tradicion de
profunde politikaj kantajhoj
kun grava mesagho al la homaro.

muziko & teksto: Martin

Vi estas ordinara hom’!

Tro da dezir’
Malsuprenir’
Shtoneca kor’
Arghent’ kaj or’

Ho, ne gravas via nom’
Vi estas ordinara hom’

Folioj en la vent’
Perditaj en la shtormo de progres’
Folioj en la vent’
Ni falas en la maron de forges’

Haltiga mur’
Lau la plezur’
Acida pluv’
Stranga diluv’

Ho, parolo el arghent’
Ghi fluas for en la torent’

Folioj en la vent’...

Mi ne komprenas kion mi vidas
Okazas chi tie tre stranga afer’
Char daure la samaj kantajhoj validas
Kvankam kreskas l’ abismo
Inter richec’ kaj mizer’

Folioj en la vent’..